Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juin 2016 1 20 /06 /juin /2016 08:25
Meksiko : kvar mortintoj en manifestacio de instruistoj

20/06/2016

Kvar personoj mortis en perfortaj alfrontiĝoj inter polico kaj aktivuloj de sindikato de instruistoj, kiuj blokis vojojn kaj incendiis veturilojn sude de Meksiko, anoncis la aŭtoritatoj kaj respondeculoj de la sindikato, dimanĉon.

La CNTE, radikala sindikato, kontraŭstaras la devigan taksadon de la instruistoj, antaŭvidita de la reformo pri edukado kondukita de la registaro, kaj protestas ankaŭ kontraŭ la arestado de kelkaj gvidantoj de la sindikato pro monlavado, interalie.

Dimanĉon, dum la alfrontiĝoj, ĵurnalisto de "Associated Press" vidis kontraŭ-ribelajn policistojn pafi al manifestaciantoj en la municipo Nochixtlán, en la Ŝtato Oaĥako, dum ilia provo por disigi la homamason.

Laŭ Isabel Garcia, membro de la politika komisiono de la sindikato CNTE, tri personoj, kiuj partoprenis la manifestacion estis mortigitaj. Ŝi ne detaligis la aferon.

Respondeculo de la Ŝtata administracio, kiu postulis anonimecon, ĉar li ne rajtas komuniki kun amaskomunikiloj, indikis ke policisto mortis.

En komunikaĵo, la federala polico deklaris, ke la manifestacio estis aparte perforta en Nochixtlán, norde de la urbo Oaĥako, kie la protestantoj eĉ ostaĝigis policiston. En San Pablo Huitzo, ankaŭ norde de Oaĥako, la alfrontiĝoj daŭris plurajn horojn. Interpuŝiĝoj daŭris vespere en la urbo Oaĥako, kie manifestaciantoj incendiis instalaĵojn de la federala polico.

Sabaton vespere, la polico jam delokis manifestaciantojn, kiuj blokis gravan aŭtovojon en la terkolo de Tehuantepec.

Pasintan semajnon, instruistoj paralizis stratojn, komercan centron kaj fervojojn en la Ŝtato Miĉoakano. Ili ankaŭ devigis busojn nuligi sian iradon al Oaĥako, regiono ŝatata de la turistoj. Kaj en la urbo Oaĥako, manifestaciantoj instalis kampejon sur la centra placo de la urbo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }