Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juin 2016 5 03 /06 /juin /2016 09:31
Manifestacio “Kroatio povas pli bone fari", la 1an de junio 2016 en Zagrebo. FOTO ANTONIO BRONIC/REUTERS
Manifestacio “Kroatio povas pli bone fari", la 1an de junio 2016 en Zagrebo. FOTO ANTONIO BRONIC/REUTERS

03/06/2016

Pli ol 50.000 personoj manifestaciis merkredon 1an de junio en la ĉefaj kroataj urboj por protesti kontraŭ la entrudiĝo de la konservativa dekstro en la reformon de edukado.

Temas pri « la plej grava manifestacio en Kroatio de antaŭ dudek jaroj », opinias Telegramo, dum Novi List titolas : « Kroatio leviĝas ». Kun la slogano « Kroatio povas pli bone fari », kolektiĝoj estis organizitaj iniciate de ĉirkaŭ 200 civitaj asocioj, subtene al la grupo de eskpertoj taskitaj pri la reformo de edukado, de vartejo ĝis gimnazio.

Tiuj ĉi ekspertoj demisiis fin de majo pro politikaj premoj, post la enpostenigo de la nacia kaj konservativa dekstro. La manifestaciantoj postulis daŭrigon de la reformo de Edukado, supozata modernigi la kroatan eduksistemon. Ili ankaŭ postulas la demision de la ministro pri Edukado, adepto de la kreisma teorio.

La gazetaro opinias, ke la reformo de Edukado estas preteksto por esprimi ĝeneralan malkontentecon kontraŭ la registaro. Index substrekas :

« La loĝantoj ne plu eltenas politikajn homojn, kiuj pensas nur pri siaj personaj interesoj, aferistojn kiuj riĉiĝis laŭ dubaj manieroj, koruptitan justicon kaj moralajn dogmojn gurdatajn de Eklezio. »

Tiu afero de personaj interesaj konfliktoj, kiuj implikas Tomislav Karamarko, kunprezidento de la registaro, kaj ĉefo de la plimulta partio HDZ, la Kroata demokrata Unio (nacia kaj konservativa dekstro), skuas la registaron. Meze de junio, la kroata Parlamento voĉdonos mocion de demisio kontraŭ Karamarko.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }