/image%2F0553642%2F20160609%2Fob_a16217_image-canada.jpg)
09/06/2016
Miloj da indiĝenoj mankas je trinkebla akvo en Kanado, kelkafoje de dekoj da jaroj, pro difektitaj uzinoj pri akvo-traktado, aŭ venenitaj fontoj, denuncis mardon la grupo "Human Rights Watch".
Fronte al tiu « akvo-krizo », la kanada registaro devas preni respondecon, petis la NRO en raporto.
Tiuj kutimaj problemoj de drinkebla akvo tuŝas dekojn da indiĝenaj rezervejoj en Kanado, pligravigante la higienajn kaj sanajn kondiĉojn de la loĝantoj.
En 89 el la 600 indiĝenaj rezervejoj, la loĝantoj ne povas konsumi kranakvon, kaj nepre devas boligi ĝin. Avertoj validas de preskaŭ 20 jaroj en kelkaj komunumoj, plejparte situantaj en la provinco Ontario. Tri okazis en Kebekio.
La kanada paradokso
La NRO emfazas la paradokson de tiu krizo, kiu suferigas la indiĝenajn rezervejojn, en lando kun grandega kvanto de nesala akvo.
Inter la originaj kaŭzoj de tiu krizo, HRW mencias la foreston de reglamentaj normoj pri la kvalito de akvo en la rezervejoj, pri kiu respondecas la Federala ŝtato.
« La akvo-krizo rezultas el jaroj da diskriminacio », skribas Amanda Klasing, aŭtorino de la raporto, petante de la registaro, ke ĝi traktadu la simptomojn, sed ankaŭ ĝiajn plej profundajn kaŭzojn.
HRW atentigas pri la respondeco de la kanada federala registaro, kiu financas kaj inspektas la konstruadon de uzinoj pri akvo-traktado, kaj kiu kelkafoje konstruigas infrastrukturojn, kiuj ne respektas eĉ la minimumajn normojn pri kvalito, tamen respektataj por la cetero de la loĝantaro.
La organizaĵo bedaŭras ankaŭ la registaran financadon, sporadan kaj nesufiĉan, la difektitajn aŭ malbonkvalitajn infrastrukturojn, kaj la akvofontojn venenitajn fare de bakterioj (E. coli), eĉ uranio.
Por redakti tiun centpaĝan raporton, la NRO vizitis kvin rezervejojn en Ontario, pridemandis ĉirkaŭ cent indiĝenajn familiojn, kaj kompilis registarajn datumojn koncerne 191 sistemojn de akvo-traktado en 137 komunumoj.
Inter la sanaj problemoj en rilato kun la manko de drinkebla akvo, kelkaj mencias, laŭ HRW, haŭtaj infektoj, kiel ekzemo aŭ psoriazo. Gepatroj limigas la daŭron de bano aŭ duŝo por siaj gefiloj pro timo de infektado.
HRW salutas la engaĝiĝon de la ĉefministro Justin Trudeau, solvi la problemojn de akvo en la rezervejoj en daŭro de kvin jaroj, memorigante samtempe la multnombrajn promesojn de la registaroj, kiuj neniam estis respektataj.