Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2016 3 01 /06 /juin /2016 12:20
Junia numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

01/06/2016

La rifuzo de liberkomerco - Serge HALIMI

EN FRANCUJO, la manifestaciantoj kunigitaj de la movado Nuit debout [Nokte vigla] esperas, ke „konverĝo de la bataloj” ebligos etendi ilian influon al partoprenontoj malpli junaj, malpli diplomitaj, kaj eniĝi en internacian agadon. Unu el la temoj de ilia agado povus helpi al tiu duobla celo : la rifuzo de liberkomercaj traktatoj. La meandroj de la komercaj interkonsentoj ofte malhelpas mobilizi, tiom malfacilas kompreni, kian etapon necesas rekte observi, kia dispono ŝajne teĥnika kaŝas (...)

http://eo.mondediplo.com/article2360.html

Tajvano serĉanta ekonomian suverenecon – Tanguy LEPESANT

Triumfe elektita, s-ino Tsai Ing-wen, el la demokrata progresema Partio (sendependisma), enoficiĝos kiel prezidantino de la Respubliko de Ĉinujo (Tajvano) ĉe la fino de la monato. Evidente, Pekino vidas ŝian alvenon sen entuziasmo, eĉ kun certa malamikeco. La nova prezidantino devos ankaŭ fronti la socialajn aspirojn de la Tajvananoj. LA BRILA VENKO de s-ino Tsai Ing-wen kaj de la demokrata progresema Partio (DPP) en la elekto de la 16-a de januaro 2016 estas turniĝo en la politika historio de (...)

http://eo.mondediplo.com/article2367.html

Ĉu movado kontraŭ korupto aŭ maskita ŝtatrenverso ? - Laurent DELCOURT

Laŭ parto de la gazetaro, la procezo de elpostenigo de la prezidantino Dilma Rousseff, lanĉita la 17-an de aprilo per voĉdono de la parlamento, atestas pri la forto de la juna brazila demokratio. Estas precize la malo. Per tio, ke ĝi ne reformis la politikan sistemon de la lando, la maldekstro armis la kaptilon, kiu nun fermiĝas ĉirkaŭ ĝi. ALMENAŬ 500.000 manifestaciantoj en San-Paŭlo, preskaŭ same multaj en Rio-de-Ĵanejro, 100.000 en Braziljo. Sume preskaŭ tri milionoj da homoj okupis la stratojn en (...)

http://eo.mondediplo.com/article2366.html

« La brako de la gvidanta klaso » - Pierre RIMBERT

ĜI JAM VIDIS TIOM DA ; kaj tamen, la usona magazino pri kritiko de la amasinformiloj Fair (Fairness and Accuracy in Reporting), kiu metode nombras la gazetarajn biasojn, esprimas sian miregon. « Jen speco de rekordo, li anoncas : la Washington Post publikigis dek ses negativajn artikolojn pri Bernie Sanders en apenaŭ pli ol dek ses horoj, inter la dimanĉo 6-a de marto je la 22h20 kaj lundo 7-a de marto je la 15h54 – periodo kiu inkluzivis la gravegan demokratan debaton de Flint, en Michigan, kaj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2364.html

Florigi la dezerton, malnova revo - Pierre DAUM

En Alĝerio, Saharo konsistigas kvar kvinonojn de la teritorio, tio estas preskaŭ kvaroble la areo de Francio. La ambicio uzi tiujn grandegajn spacojn por kontentigi la ĉefajn bezonojn de la loĝantaro estas malnova. Des pli, ke la naskiĝnombra eksplodo en la nordaj urboj delonge forvoris grandan parton de la agrikulturaj teroj, anstataŭitaj de deprimiga pejzaĝo el grizaj kaj ruĝaj brikoj. En Biskra, nun vidata kiel la plej grava "pionira fronto" en Saharo, la unuaj plantodomoj aperis en la komenco (...)

http://eo.mondediplo.com/article2361.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }