/image%2F0553642%2F20160607%2Fob_373638_jemeno.jpg)
07/06/2016
Dum la konflikto en Jemeno okazigis pli ol 6400 mortinojn de post marto 2015, la kurantaj intertraktadoj inter la militantoj sub egido de "Unuiĝintaj Nacioj" finatingis unuan kuraĝigan akordon. Akordo pri « senkondiĉa liberigo de la infanoj » malliberigitaj de ambaŭ protagonistoj.
Ĉirkaŭ 7000 infanoj malliberigitaj
Estas malfacile koni la precizan nombron, sed laŭ listoj de nomoj liveritaj de ambaŭ partioj, ĉirkaŭ 7000 infanoj ŝajne estas koncernataj.
La konflikto en Jemeno kontraŭstarigas la Hutiajn ribelojn kaj la defendantojn de la eksigita prezidento Ali Abdula Saleh, subtenata de marto 2015 fare de araba koalicio sub sauda estreco. Tiu koalicio plenumas aerfrapojn sur areoj, kie regas la ribelantoj.
La nombro de malliberigitaj infanoj estas ege grava, ĉar ambaŭ protagonistoj amase rekrutas ilin por batali. Laŭ "Human Rights Watch", ili ŝajne reprezentas du trionojn el la batalantoj en Jemeno. "Unuiĝintaj Nacioj" opinias siaflanke, ke la nombro de rekrutitaj infanoj kvinobliĝis en 2015. El la 762 kazoj raportitaj, 72% estas atribuitaj al la Hutioj, 15% al la registaraj fortoj kaj 9% al Al-Kaida.
La koalicio kondukita de Sauda Arabio enskribita en nigran liston
Laŭ la raporto de "Unuiĝintaj Nacioj", la koalicio kondukata de Sauda Arabio respondecas pri 60% el la 785 infanoj mortigitaj kaj 1168 neplenaĝuloj vunditaj pasintjare en Jemeno.
La araba koalicio kontestas tiun takson. Laŭ ĝi, tiu raporto « ne estas senpartieca, ne estis ellaborita surbaze de fidaj statistikoj kaj ne utilas al la jemena popolo ». La koalicio samvigle kontestas la fakton, ke UN enskribis ĝin en la nigran liston de la landoj, kiuj malrespektas la infanajn rajtojn.
La infanoj, viktimoj ankaŭ de malsanoj
Malgraŭ la batalĉesigo komencita la 11-an de aprilo, la bataloj draste daŭras, kaj multaj infanoj mortas, viktimoj de perfortoj, kaj ankaŭ de malsanoj. UN opinias, ke 10000 jemenaj infanoj malpli ol 5-jaraĝaj mortis pasintjare pri disenterio, pneŭmonio kaj aliaj malsanoj, kuraceblaj en normala situacio.
Krom la anonco pri interŝanĝo de malliberuloj, la kurantaj intertraktadoj pri paco en Kuvajto havis ĝis nun neniun konkretan rezulton. Ili estas regule malobservataj pro pliaj perfortoj, kiel la bombado de foiro de Taiz, vilaĝo sieĝata de la ribelantoj.