Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juin 2016 2 28 /06 /juin /2016 12:51
 « Ni havas kancerojn kaj ankaŭ skurĝbatojn ». Manifestacio de iranaj laboristoj. Foto Gozareshgar.com
« Ni havas kancerojn kaj ankaŭ skurĝbatojn ». Manifestacio de iranaj laboristoj. Foto Gozareshgar.com

28/06/2016

Dek sep laboristoj de la orminejo Agh Dareh en Irano estis publike skurĝbatitaj en majo, dum konata sindikata aktivulo malliberigita komencis malsatstrikon.

Laboristoj de la orminejo en Tikaab, situanta nord-okcidente de la lando, estis skurĝbatitaj, ĉar ili protestis kontraŭ la maldungo de 350 el ili. Ĉiuj ricevis inter 30 kaj 99 skurĝbatojn. Ilia dunginto plendis kontraŭ ili pro tiu protesto, kaj la puno estis ekzekutita de la sekurecaj servoj.

Naŭ aliaj laboristoj de la ferminejo en Bafgh estis kondamnitaj al skurĝbatoj, ĉar ili partoprenis protestojn en 2014.

La skurĝpunoj estas simptomo de la represia altiĝo kontraŭ la sindikataj aktivuloj. Pro tiu represio de la sendependaj sindikatoj, IndustriALL ne havas aniĝoj en la lando, sed subtenas la emerĝon de liberaj sindikatoj.

Pasintan novembron, Jafar Azimzadeh, veldisto kaj gvidanto de la "Libera sindikato de la iranaj laboristoj", estis malliberigitaj por daŭro de 6 jaroj pro siaj sindikataj aktivaĵoj, post organizado de peticio subskribita de 40 000 laboristoj. Li estis kulpigita pro « endanĝerigo de la nacia sekureco ».

S° Azimzadeh estis elektita kiel reprezentanto de la laboristoj, okaze de la 105-a Internacia konferenco de la Laboro (IKL) en Ĝenevo en junio 2016, sed ne povis atingi ĝin pro lia mallibereco, kvankam la reprezentantoj de la Ŝtataj sindikatoj povis partopreni.

Li komencis malsatstrikon la 29an de aprilo por protesti kontraŭ la represio, kiu frapas la iranajn laboristojn. Lia sano estas zorgodona.

https://www.youtube.com/watch?v=FwXk2FXMisc

Aliaj aktivuloj, el kiuj Reza Shahabi, gvidanto de la sindikato de buskondukistoj de Teherano VAHED estas malliberigitaj, kaj aliaj kunvokitaj antaŭ la "Revolucia kortumo", kiu traktas la aferojn koncerne ribelojn.

https://www.youtube.com/watch?v=HIzAriznZ58

Post la intertraktadoj pri ĝia nuklea programo, Irano subskribis la Ĝeneralan Agadplanon, kromnomita "Akordo pri nuklea energio". La konsekvenco estis nuligo de la ekonomiaj punoj, kaj alfluado de fremdaj kapitaloj al Irano. Tiu procezo estigis ian nestabilecon kaj, antaŭnelonge, la fama fabrikisto de elektroaparatoj Arj bankrotis, kaŭzante multajn maldungojn.

Post ĵusa vizito de la lando, fare de reprezentantoj de la "Internacia Monunua Fonduso", la sindikatoj opinias, ke la kreskado de la represio havas kiel celon la kreadon de konsentema laboristaro, por favorigi la fremdajn investistojn.

En deklaracio publikigita dum la IKL, la "Sindikato de la ferlaboristoj kaj mekanikistoj de Irano", mencias :

« La kurĝbatoj de la "Internacia Monunua Fonduso" frapas la dorson de la laboristoj kaj nian manufakturan industrion »

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }