Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 juin 2016 5 10 /06 /juin /2016 10:09
Indonezio : « Hobitoj » priloĝis insulon, antaŭ 700 000 jaroj

10/06/2016

Dank’ al arkeologia malkovro de 2014, esploristoj sukcesis pruvi, ke la homo de Flores ekzistis antaŭ 700 000 jaroj, kaj ne estis homo sapiens suferante pri malsano. Tiu specio ŝajne estas produkto el la homa evoluado.

Du studaĵoj publikigitaj pasintan merkredon en la brita revuo Nature, sendube ĉesigos kelkajn diskutojn pri la origino de la "homo de Flores", kromnomita « hobito » pro lia malalta staturo. Laŭ Yusuke Kaifu, aŭtoro de unu el la studaĵoj, « tiuj strangaj hominidoj jam ĉeestis sur la insulo antaŭ 70 000 jaroj ».

10 jaroj da polemiko

La "homo de Flores" diskoniĝis en septembro 2003, post malkovro de skeletoj en la groto de Liang Bua sur la nomdonanta indonezia insulo. Kun staturo de unu metro, kaj pezo de 25 kilogramoj, la cerbo de tiuj homoj similis al tiu de ĉimpanzo. Pro tio, li estas kromnomita « hobito » kiel la etaj estaĵoj de la romano de Tolkien « La mastro de l’ Ringoj »

Malgraŭ tiu trovaĵo, la sciencistoj provas klarigi la devenon de tiu stranga estaĵo, ekspliki kial li estas tiel malgranda, kaj kial li estas trovebla nur sur tiu insulo. Laŭ kelkaj, la "homo de Flores" ŝajne estas posteulo de etaj Homo habilis aŭ aŭstralopitekoj venintaj de Afriko. Laŭ aliaj, li estus Homo erectus, kiu iompostiome malgrandiĝis por adapti siajn bezonojn al la malmulte abundaj resursoj. La diskuto daŭras de pli ol dek jaroj.

La rezultoj konfirmas lian ekzistadon kaj eĉ pli

Yusuke Kaifu kaj ties teamo certe ĉesigos la polemikon. Post malkovro de novaj fosilioj (fragmento de makzelo kaj ses dentoj) sur la insulo en 2014, la esploristoj rimarkis, ke ilia ostaro estas pli malgranda ol tiu de la "homo de Flores". Por pli zorge ekzameni la aferon, Adam Brumm el la universitato Wollongong (Aŭstralio) deziris analizi tiujn ĵusajn trovaĵojn. « Kion ni malkovris estas enorma surprizo », li deklaris, antaŭ ol aldoni : « Kaj tio ebligas pensi, ke "Homo floresiensis" estas specio ege maljuna, kiu akiris tre frue sian malaltan staturon, eble iom post lia alveno sur la insulo antaŭ ĉirkaŭ miliono da jaroj ».

Tiu malkovro senkreditigas unu el la hipotezoj ĝis tiam faritaj de kelkaj esploristoj, ĉar se la malgranda homo ĉeestis antaŭ 700 000 jaroj, li ne povas esti "Homo sapiens", aperita sur Tero ege pli malfrue. La "homo de Flores" do ne estas "sapiens" malsana, suferanta pri mikrocefaliotrisomio.

Laŭ Yusuke Kaifu, « temas ja pri pliaj pruvoj de insula nanismo ». La "homo de Flores" estas do produkto de surloka evoluado, kiu adaptiĝis al la insula ĉirkaŭaĵo, kie la nutraĵaj resursoj estis maloftaj.

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }