/image%2F0553642%2F20160602%2Fob_263fb4_taranis.png)
02/06/2016
« Raportistoj sen limoj » (RSF) postulas de la franca registaro, ke ĝi faru ĉesigi la policistajn perfortojn kontraŭ ĵurnalistoj post serio de incidentoj, kiuj okazis tiujn pasintajn tagojn.
"Raportistoj sen limoj" esprimas sian viglan maltrankvilon post la policaj perfortoj plenumitaj tiujn lastajn tagojn de la policistoj kontraŭ raportistoj, okaze de la manifestacioj kontraŭ la laborleĝo.
Kelkaj ĵurnalistoj ne plu hezitas aserti, ke iliaj gazet-brakbendoj indikas ilin kiel celon. La fotoj kaj videoj kiuj atestas pri tio, kaj kiuj cirkulas en la sociaj retoj multobliĝas.
La organizaĵo, kiu konstatas kreskadon de perfortaj kaj kontraŭleĝaj praktikoj, admonas la plej altajn aŭtoritatojn de la Ŝtato, ke ili kondamnu tiujn kondutojn.
La 17an de majo, la videisto Joël Labat troviĝas placo Denfert-Rochereau por foti la manifestacion.
Lia video publikigita en la retpaĝo de Reporterre (ĉi-sube) montras la kameraiston rekte celitan per pafo de ploriga grenado, en la celo malhelpi lin filmi. Rekta pafo estas formale malpermesita. La videisto, kiu plendis ĉe tribunalo, suferas pri ega ekimozo sur la femuro.
/image%2F0553642%2F20160602%2Fob_75664f_francio.jpg)
Alia atesto : tiu de la ĉefredaktoro de la magazino «Politis » Michel Soudais domaĝita la 26an de majo, dank’ al materialo ranĝita en lia jako.
« Mi raportis pri la kolektiĝo proksime de la "Placo de la Nacio", kun gazet-brakbendo plene videbla, kiam CRS sturmis al mi kaj batis min per klabo en la ventro. Mia foto-aparato rompiĝis kaj nur la teleobjektivo protektis min. Laŭ mi, tio estas klara, ja la ĵurnalistoj estas celitaj.»
Eĉ pli alarma, (video ĉi-sube) la kazo de sendependa fotisto grave vundita fine de manifestacio proksime de la cours de Vincennes samtage.
Kiam ĝendarmo provis disigi la homamason per forpuŝaj grenadoj, la ĵurnalisto estis tuŝata ĉe la kapo kaj falis. Duobla enketo, jura kaj administacia estis malfermita. La afero estis submetita al la rajto-defendanto. (sendependa aŭtoritato en Francio).
Semajnon post la incidentoj, la junulo estas plu hospitaligita, kaj ricevas sedativan traktadon en pariza malsanulejo. La Ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve garantiis al lia familio, ke ĉio estos farita por klarigi la cirkonstancojn de la dramo.
Violences policières lors de la manifestation du 17 mai (auteurs Nathalie Loubeyre et Joël Labat) from Reporterre on Vimeo.
Rennes : ĵurnalistoj agresitaj:
Ĵurnalisto trudita forviŝi siajn fotojn:
Ĵurnalistoj batitaj de la polico: