12/06/2016
Inter 200 kaj 250 personoj defiladis sabaton sur la parizaj stratoj okaze de la 3-a « Mad Pride » (fiereco de la frenezuloj) por denunci la antaŭjuĝojn kaj diskriminaciojn, pri kiuj suferas la mensmalsanuloj.
Ekirintaj de la malsanulejo Saint-Antoine, la manifestaciantoj defiladis en festa etoso direkte a la Placo de la Respubliko, je la sonoj de frapinstrumentoj kaj fanfaroj.
Sur la flagrubandoj estis legeble « La scienco nenion scias pri frenezo » aŭ « dupolusuloj? Skizofreniuloj ? Frenezuloj ? Eble, sed civitanoj antaŭ ĉio ».
« Mad Pride » estis organizita por la tria fojo en Parizo.
La manifestacio kunigis pacientojn kaj ties proksimulojn alvoke de deko da asocioj, el kiuj Advocacy France, Bicycle, Vie Libre, France Dépression, Schizo?...oui, kaj AFTOC.
« Ni denove surstratiĝas por defendi la rajtojn de la mensmalsanuloj, aparte ilian rajton al digneco. Ni ne estas konsiderataj kiel ĉiuj, kaj ni ne plu eltenas tiun situacion », indikis Philippe Guérard, prezidanto de la kolektivo « Mad Pride », iniciatoro de la manifestacio.
« La kolektivo deziras atentigi la publikon kontraŭ la antaŭjuĝoj, pri kiuj suferas la mensmalsanuloj, kaj lukti kontraŭ ilia senrajtigo kaj eksigo el la komunumo ».
Ili ankaŭ denuncas la « malbontraktadon » en la malsanulejoj, kiuj tro utiligas izolitecon kaj senmovigon, kaj postulas diversigitan flegadon kaj akompanadon, helpon por loĝado kaj laboro.
« En la entreprenoj, oni ne povas montri psikiatriajn perturbojn, ĉar tio kondukas al neinteresaj laborpostenoj aŭ al maldungo », dum temas pri « patologioj, kiuj povus stabiliĝi, kondiĉe ke ni ricevu taŭgan kuracadon ĉe la taŭga momento », substrekis Annie Labbé, prezidentino de la asocio Argos 2001, kiu kunigas personojn suferantajn pri dupolusa perturbo kaj ties proksimulojn.
La unuaj « Mad Pride » kolektis ĉirkaŭ 500 personojn.