16/06/2016
Unu miliono da personoj defiladis pasintan mardon kontraŭ la laborleĝo, nun debatata en la Senato, indikis la tri sindikatoj, kiuj organizis la eventon (CGT, FO, Solidaires) al AFP.
Temis pri la unua naciskala manifestacio organizita en Parizo, de post la komenco de la kontestado antaŭ tri monatoj, kun multaj busoj venintaj de tuta Francio.
Laborleĝo : pri la anoncitaj malpermesoj de manifestacio
La deklaracio de la Respublika prezidento kaj de la Ĉefministro pri malpermeso de manifestacio minacas la fundamentan liberecon en Francio.
La aŭtoritatoj devas starigi ĉiujn bezonatajn rimedojn por protekti la kunvenan liberecon. La malpermeso de manifestacio restu escepto, pravigitan de minaco kontraŭ eksterordinare grava publika ordo, kontraŭ kiu neniu polica aranĝo povas respondi.
La perfortoj plenumitaj dum tiuj kolektiĝoj devas esti objekto de sendependa kaj detala enketo, kaj ne povas esti imputataj sen pruvoj al la organizintoj.
Marsejlo
Subteno al la francaj laboristoj el la tuta mondo:
Aŭstrio
Brazilo
Grekio
Italio
Reunio
Svislando
Turkio
Bangladeŝo