Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juin 2016 2 14 /06 /juin /2016 09:29
Florido : GLAT-aj solidarecaj manifestacioj en Usono, kaj ĉie en la mondo

14/06/2016

Kun usona himno, ĉielarka flago, kiu ornamas la Blankan Domon, la tuta geja usona komunumo elmontras sian solidarecon, kaj sian forpuŝon de malamego post la atenco en Orlando.

En multaj urboj de Usono, vesperkolektiĝoj estis spontanee organizitaj ĉi-lundon vespere.

En Ĉikago, la membroj de la GLAT-a komunumo kolektiĝis en la kvartalo Boystown, kun la plej simpla el la sloganoj : respekto al diferenco.

« Ni vivas en lando, kie kandidato al prezidenta baloto amasigas malamegon kontraŭ islamanoj por atingi la Blankan Domon, krias partoprenanto al la homamaso. Kaj ni, GLATA-komunumo, kiu luktas por libereco kaj justeco por ĉiuj, ni batalu favore al justeco por la islamanoj, azianoj, por ĉiuj personoj celitaj de malamego, kaj ne nur por ni mem ».

Kelkajn horojn antaŭ la "Geja fiero" de Los-Anĝeleso, viro kiu intencis ataki la eventon, estis arestita.

La sekureco estis plifortigita en la gejaj kvartaloj de pluraj grandaj urboj, kiel en Santa Monica.

« Miaopinie, gravas ke ni eksteriĝu el niaj hejmoj, deklaras tiu virino, kaj ke ni ne lasu la teroristojn kaj aliajn homojn malhelpi nin eliri kaj celebri tion, kion ni bezonas celebri hodiaŭ, tio estas nia libereco ».

Aliloke en la mondo, solidarecaj gestoj sin sekvas. En Parizo, la Hôtel de Ville kaj la Tour Eiffel estis prilumitaj per la koloroj de la geja flago ĉi-lundon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }