Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juin 2016 6 18 /06 /juin /2016 15:33
Foto:Mohammad Ghannam/MSF
Foto:Mohammad Ghannam/MSF

18/06/2016

Kuracistoj sen landlimoj (KSL) ne plu ricevos monhelpon de Eŭropa Unio, nek de ties membro-Ŝtatoj. La NRO decidis mem rezigni pri tiuj subvencioj. Signifa gesto por denunci la Eŭropan migrad-politikon kvalifitan kiel « hontindan ». Tiun decidon kaŭzis, interalie, la akordo kun Turkio por limigi alfluon de migrantoj.

« KSL denuncas la Eŭropajn damaĝajn politikojn de malinstigo, kaj la intensiĝantajn provojn forpeli la homojn kaj ties suferon al aliaj landoj », deklaris la internacia ĝenerala sekretario de la NRO Jérôme Oberreit. « La akordo inter EU kaj Turkio estas la lasta ekzemplo el longa serio da politikaj aranĝoj, kiuj kontraŭstaras la valorojn kaj principojn kiuj ebligas helpi ».

La decido, kun tuja efiko, estos aplikata al « ĉiuj projektoj de KSL en la tuta mondo », precizigis la NRO. La Eŭropaj monkontribuoj reprezentas 8% el ĝia buĝeto, t.e 56 milionojn da eŭroj en 2015. 19 milionoj venas de la eŭropaj institucioj, kaj 37 milionoj de aliaj eŭropaj landoj. La "Eŭropa komisiono" substrekis siaflanke, ke KSL ne partoprenos la humanitarajn projektojn en Turkio.

"Internacia Amnestio" subtenas KSL, salutante ĝian sintenon, « kuraĝan kaj bazitan sur principoj ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }