Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2016 6 11 /06 /juin /2016 14:06
Burkindevenaj infanoj laboras en la kontraŭleĝaj plantejoj de la monto Peko
Burkindevenaj infanoj laboras en la kontraŭleĝaj plantejoj de la monto Peko

11/06/2016

En Eburbordo, la monto Peko suferas pri pli ol 6200 hektaroj da arbaro en difektita stato. Tion malkaŝis la kolonelo Moïse Zanu, regiona direktoro de la eburborda agentejo pri parkoj kaj rezervejoj. Laŭ la oficialulo, kies deklaracioj estis raportitaj de la retpaĝo agrici.net, plejparte el tiuj areoj cedis la lokon al agrikulturaj teritorioj ĉefe dediĉitaj al kakao, kafo kaj aliaj kulturoj.

Tiuj deklaracioj intervenas, kelkajn monatojn post la malkaŝoj de "Unuiĝintaj Nacioj", kiu taksas, ke 59% el la parko, t.e 20 000 hektaroj, estis transformitaj en plantejojn de kakao. Tiuj areoj estas okupataj de ĉirkaŭ 28 000 personoj, inter kiuj infanoj, kiuj produktas ĉiujare, 10 000 tunojn da kakao kaj generas 17,3 miliardojn da afrikaj frankoj. Moïse Zanu memorigas, ke tiuj rikoltoj okazas malfavore al la surloka faŭno (bubaloj, elefantoj ktp.), kiu estas devigata rifuĝi flanke de la montaro.

Ĉar la monto Peko estas ĉefe okupata fare de burkinoj de post la komenco de la eburborda krizo, la registaroj de Eburbordo kaj Burkino sukcesis akordiĝi pri ilia evakuado. Tamen, la efektivigo de tiu akordo ŝanceliĝis, fare de la puĉo, kiu eksigis la reĝimon Compaoré.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }