Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juin 2016 5 17 /06 /juin /2016 19:03
Viro transportas akvon azendorse, antaŭ soldatoj de la okupacia armeo en operaco, en vilaĝo de Cisjordanio - © AFP
Viro transportas akvon azendorse, antaŭ soldatoj de la okupacia armeo en operaco, en vilaĝo de Cisjordanio - © AFP

17/06/016

La israela nacia kompanio pri akvo, Mekorot, interrompis akvo-provizadon de gravaj partoj el la okupaciata Cisjordanio. Tiu decido senigas dekojn da miloj da Palestinanoj je trinkebla akvo, tio en plena ramadana periodo.

La areoj de Salfit, Naplouse kaj Jenine kaj ties 40 000 loĝantoj estas tuŝataj de tiu decido pri senigo de akvo.

Familioj estas devigataj vivi sen la minimuma akvo postulata de "Unuiĝintaj Nacioj".

La novaĵkanalo Al Jazeera pridemandis la "Palestinian Hydrology Group", NRO kiu luktas por aliro al akvo, kaj kontrolo de ĝia kvalito en la palestinaj teritorioj.

« En familio, unu persono vivas per unu, du aŭ dek litroj tage », eksplikas Ayman Rabi. Kompare kun Belgio ekzemple, ĉiu persono uzas ĉiutage ĉirkaŭ 120 litrojn. Ayman Rami precizigas ke en kelkaj lokoj, la homoj ne plus havas akvon de antaŭ pli ol 40 tagoj.

"Unuiĝintaj Nacioj" taksis al 7,5 litroj da akvo ĉiutage por unu persono la necesan minimumon, en normalaj klimataj kondiĉoj. En la lokoj koncernataj de la akvo-manko, kaŭzata de la interrompo de provizado, la temperaturo povas superi 35°. En tiuj kondiĉoj, la necesa minimumo fariĝas multe pli grava.

En tiuj kondiĉoj, la aŭtoritatoj de la urbo Jenin jam anoncis, ke ili akuzos "Mekorot", kiel solan respondeculon de eventuala katastrofo, kiu rezultos de la somera akvo-manko.

Petata de "Al Jazeera", "Mekorot" ne deziris komenti. Oficiale, la interrompon de akvo por la Palestinanoj kaŭzas manko de disponebla akvo.

Memorige, en februaro, la publikigado de raporto de la Franca nacia asembleo, kiu denuncis « Novan akvo-apartismon » en la okupaciataj palestinaj teritorioj kolerigis la israelajn aŭtoritatojn. La franca deputito Jean Glavany tiam substrekis en la ĵurnalo "Le Monde", ke « 450 000 israelaj kolonianoj en Cisjordanio uzadas pli da akvo ol 2,3 milionoj da Palestinanoj ». Memorige, la kolonianoj estas instalitaj en la Palestinaj teritorioj, kontraŭdire kun la internacia juro.

200 000 Palestinanoj de Cisjordanio senigitaj je aliro al trinkebla akvo

De 1967, Israelo limigis aliron al akvo de la Palestinanoj de Cisjordanio kaj Gazao. Kaŭze de israela okupacio, la Palestinanoj ne kontrolas la provizadon de sia propra akvo.

Laŭ raporto de Internacia Amnestio, 200 000 Palestinanoj de Cisjordanio ne havas aliron al trinkebla akvo, kaj devas akiri permeson por memkolekti akvon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }