
27/06/2016
De post la referendumo, vendredon 24-an de junio, kiu validigis eksigon de Unuiĝinta Reĝlando el Eŭropa Unio, multaj atestoj mencias multobliĝon de rasismaj kaj ksenofobiaj agoj en la lando, celante interalie la Polojn.
Rasismaj grafitioj sur la fasado de la pola kulturcentro de Hammersmith okcidente de Londono, poŝtkartoj en la angla kaj pola en leterkestoj, sur kiuj estas skribitaj: «polaj kanajloj eksteren», infanoj, kiuj ploras revenante de lernejo, ĉar ili timas forkondukon, la pola komunumo maltrankviliĝas.
«Li revenis de la lernejo plorante, li estas nur dekunujara, parte pro lia instruisto, rakontas la patro. Ju pli la briteliro fariĝas temo en la klasĉambro, des pli la sinteno de kelkaj lernejanoj ŝanĝiĝas. Ili komencis demandi mian filon, kiam li reiros al Pollando, kaj aliaj malagrablaj tiaj diroj».
Cento da incidentoj
«Pli ol cento da incidentoj estis jam registritaj en la sociaj retoj. La registaro devas vigle kondamni tian netolereblan sintenon», li gurdas.
Vualitaj virinoj estas parole agresitaj: prema etoso por tiu junulino antaŭ la Muslim world league sur Charlotte street. «La homoj voĉdonis sciante pri la konsekvencoj. Mi kredas, ke multaj ŝanĝoj okazos. Tio estas maltrankviliga, kaj povas vere degeneri», ŝi bedaŭras.
La polico enketas pri la plej gravaj incidentoj, sed la partioj konservativa kaj laborista ne ankoraŭ reagis.
