Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2016 3 15 /06 /juin /2016 13:42
Amazonia arbaro : Greenpeace subtenas amazonian popolon kontraŭ projekto de baraĵo

15/06/2016

La rivero Tapajozo, kore de la amazonia arbaro, priloĝas esceptan biodiversecon. Sed la konstruado de giganta baraĵo, povus ruinigi tiun surteran paradizon kaj la vivmanieron de la indiĝenaj komunumoj.

Komunikaĵo de "Greenpeace" eksplikas, ke la rivero Tapajozo, kiu fluas en la tropika amazonia arbaro, en Brazilo, ebligas la ekzistadon de multaj specioj : rozkoloraj delfenoj, tropikaj birdoj kaj ĉiaspeciaj mamuloj.

Plie, « la popolo munduruku, kiu vivas en tiu regiono de antaŭ centoj da jaroj, eltiras siajn nutraĵajn rimedojn el tiu rivero kaj ties ekosistemo

Sed "Greenpeace" alarmas, ĉar laŭ ĝi « la praa vivmaniero de tiu komunumo estas hodiaŭ minacata, fare de kvardeko da konstruado de baraĵoj laŭlonge de la rivero, subtenata de la brazila registaro. »

Efektive, « la plej granda studata infrastrukturo, la baraĵo de São Luiz do Tapajós, sterniĝus laŭ 7,6 kilometroj kaj necesigus baraĵlagon je sama grandeco ol Novjorko (729 km2), kaj ties instalaĵoj inundos lagojn, rokojn, insulojn kaj aliajn ŝirmaĵoj utilajn al biodiverseco, kaj parton el la praaj teroj de la popolo Munduruku. »

Detruado kaj koruptado

Laŭ "Greenpeace", la popolo munduruku, kiu luktas kontraŭ la konstruado de tiuj baraĵoj, ne rajtis esprimiĝi publike por elmontri sian opozicion al la konstruado de tiu baraĵo. La NRO precizigas, ke « malantaŭ tiuj gigantaj projektoj, sin kaŝas la politikaj interesoj de la estroj, kaj la ekonomiaj profitoj de grupeto da entreprenoj, kiuj nutras koruptadon kaj deturnon de la publika mono en Brazilo », aldonante ke « aliaj baraĵoj starigitaj en la amazonia arbaro, kiel Belo Monte, estas nun kore de enketo pri koruptado en Brazilo. »

Krome, la NRO memorigas, ke « aliaj puraj kaj justaj energifontoj, kiel vento- aŭ sun-energio, povas kontentigi la bezonojn de ĉiuj brazilanoj, ne detruante la biodiversecon kaj la vivmanieron de la indiĝenaj popoloj. La energia estonteco en Brazilo troviĝas en la renoviĝantaj energioj, ne en la projektoj de gigantaj hidroelektraj baraĵoj. »

Pro tio, la aktivuloj de "Greenpeace-Brazilo" subtenas la popolon Munduruku por peti nuligon de la projekto São Luiz do Tapajós.

Juarez Saw Munduruku, gvidanto de la indiĝena komunumo Sawre Muybu esprimiĝis tiel : « Ni kontraŭstaras la konstruadon de tiu baraĵo, ĉar ĝi endanĝerigas niajn vivojn : niaj resursoj dependas de la rivero kaj de la arbaro, kaj tiuj teroj apartenas al ni. Se tiu projekto efektiviĝos, ni plu povos nek fiŝkapti nek moviĝi. Niaj vivmanieroj malaperos. »

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }