Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mai 2016 5 20 /05 /mai /2016 13:14
Foto: Manifestacioj la 18an de majo, en Karakaso. Multaj incidentoj okazis dum la ĵusaj protestadoj, malgraŭ la urĝa stato dekretita de la prezidento Nicolás Maduro. FEDERICO PARRA/AFP
Foto: Manifestacioj la 18an de majo, en Karakaso. Multaj incidentoj okazis dum la ĵusaj protestadoj, malgraŭ la urĝa stato dekretita de la prezidento Nicolás Maduro. FEDERICO PARRA/AFP

20/05/2016

Alvokita de la opozicio, protesta marŝado finiĝis la 18an de majo en perforto. La manifestaciantoj esprimis sian rifuzon de la escepta stato dekretita de la prezidento Nicolás Maduro.

Merkredon 18an de majo, la stratoj de Karakaso plenplenigis per manifestaciantoj postulantaj starigon de populara referendumo pri la eksigo de Nicolás Maduro. « Sur la stratoj, ni postulu respekton de niaj rajtoj validigitaj de la Konstitucio », admonis deputitino en tvitera mesaĝo.

Sed ekde tagmezo, ilia marŝado koliziis kun la policistoj, kaj plorigaj gasoj estis pafitaj ; la manifestaciantoj rebatis per ŝtonĵetoj.

« Pluraj vunditoj kaj sep personoj arestitaj, jen kiel finiĝis la manifestacio lanĉita de la opozicio », post-skribas la disidenta retpaĝo RunRun.es.

« La polico uzadis perforton por malhelpi la manifestaciantojn, ke ili atingu la sidejon de la Nacia balota konsilio (NBK) ». Sed la prezidento Nicolás Maduro, citita de la nacia kanalo TeleSur, opinias siaflanke, ke « la dekstro provas kaŭzi perforton kaj promocii puĉon ». De decembro 2015, la Nacia asembleo estas dominata de la opozicio – koalicio de partioj konsiderata de la ĉavisma potenco kiel « dekstra ».

La NBK estas loko ege simbola, ĉar tiu instituto malfruiĝas por validigi la peticion, kiu petas referendumon pri la eksigo de la prezidento Nicolás Maduro. Tiu peticio kolektis 1,8 milionon da subskriboj. La 2an de majo, la opozicio prezentis tiujn subskribojn al la balotaj aŭtoritatoj de la NBK, kiel antaŭvidas la reglamento. Dum la manifestacio de la 18a de majo, reprezentantoj de la opozicio tamen sukcesis prezenti al la aŭtoritatoj de la NBK, tekston denove postulantan starigon de referendumo, anoncas El Sol de Margarita.

La streĉo kreskas senretene, dum la provizado de bazaj varoj montriĝas pli kaj pli malfacila, trudante « la civitanojn vicumi ĝis 8 horoj tage », memorigas El Universal.

Post tiuj lastaj eventoj, la prezidento Nicolás Maduro anoncis ke li povos dekreti « staton de internaj tumultoj », raportas ankaŭ El Universal, t.e urĝa nivelo, eĉ pli supera ol la escepta stato. « Tio estas rimedo, pri kiu mi disponas en okazo, se la minacoj de puĉo prezentiĝas », li eksplikis ĉe la televido.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }