06/05/2016
Por subteni sian strategion de amasa uzado de trudlaboro, la registaro de Uzbekio utiligas persekutojn, arestadojn, arbitrajn malliberigojn, kaj en kelkaj kazoj torturon de civitanoj, kiuj intencas dokumenti tiujn faktojn. Uktam Pardaev, aktivulo pri homaj rajtoj de Ĝizaĥo, kaj membro de sendependa grupo, kiu prigardas la kotonrikolton, estis arestita la 16an de novembro 2015. Lia arestado estas bazita sur falsaj akuzoj pri fraŭdo, akcepto de subaĉetaĵo, kaj insultoj. En provizora deteno dum ok semajnoj, li estis enfermita en malvarma kaj humida ĉelo, kun nur malpura tapiŝo por dormi, kaj malmulte da nutraĵoj. Li estis atestanto pri torturo kaj mistraktadoj fare de funkciuloj kontraŭ aliaj malliberuloj, en la celo trudakiri konfesojn, antaŭ ol esti siavice forte draŝita kaj trudita al konfeso.
En la tuta mondo, organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj, el kiuj Human Rights Watch kaj Amnesty International, postulas tujan liberigon de Uktam Pardaev. La 11an de januaro 2016, li estis kondamnita al puno de tri jaroj da kondiĉa malliberigo. Li vivas nun en konstanta kontrolo en lia hejmo, fare de la sekurecaj fortoj, kiuj forte restriktas liajn moviĝojn kaj aktivaĵojn. La aŭtoritatoj ankaŭ timigas parencojn kaj amikojn de Uktam Pardaev, kiuj estas prigarditaj, pridemanditaj kaj minacitaj.
Retmesaĝo
Kiel membro de Unuiĝintaj Nacioj, la registaro de Uzbekio devas protekti la defendantojn pri homaj rajtoj, kaj garantii iliajn legitimajn aktivaĵojn, sen turmentado kaj sen timo de persekutoj, kiel priskribas la Universala deklaracio pri homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj. Mi petas de vi, ke vi tuj nuligu la kondamnon de la defendanto pri homaj rajtoj Uktam Pardaev ; ke vi plenumu enketon rapidan, sendependan, efikan kaj senpartiecan pri liaj kredindaj atestoj de malbonaj traktadoj efektivigitaj de la punaŭtoritatoj ; pri la kruelaj, nehumanaj kaj malnobligaj detenkondiĉoj, kaj la malrespekto de la proceduro, por juĝi la kulpintojn. Mi admonas vin aliparte, permesi la sendependajn ĵurnalistojn, la defendantojn pri homaj rajtoj kaj la reprezentantojn de NeRegistaraj Organizaĵoj, ke ili povu dokumenti kaj indiki la malrespektojn pri homaj rajtoj, sen timo de persekutoj, konforme al la engaĝiĝoj plenumitaj de Uzbekio pri la internacia juro.
Partnerece kun la Internacia Unuiĝo de la Nutraĵlaboristoj , Internacia Forumo pri sindikataj rajtoj kaj la Asocio pri Homaj rajtoj en Centr-Azio
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3043