Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mai 2016 7 01 /05 /mai /2016 07:26
Tutmondo : Ne, la 1-a de majo ne estas « laborfesto »

01/05/2016

Sabaton 1an de majo 1886, en Ĉikago : tiu dato alprenita de la usonaj sindikatoj kaj la anarkiisma ĵurnalo « The Alarm », en la celo organizi postulan movadon por la 8-hora labortago, estigis neatenditajn konsekvencojn por la internacia laboristaro.

La striko, sekvata de 340.000 salajruloj, paralizas preskaŭ 12.000 uzinojn tra Usono. La movado daŭras en la sekvantaj tagoj ; la 3an de majo, en Ĉikago, mitingo okazas apud la uzinoj Mc Cormick.

Alfrontiĝoj okazas kun la mastraj sindikatoj, kaj la polico pafas al la homamaso, okazigante la morton de pluraj laboristoj.

La 4an de majo, Ĉikago strikas, kaj granda kolektiĝo estas planita en Haymarket fine de la posttagmezo. Ĉe tiu momento, bombo estas ĵetita al la policistoj, kiuj rebatas pafante. La bilanco estas dek du mortintoj, inter kiuj 7 policistoj.

Tio estigas histerion de la burĝa gazetaro kaj proklamon de militjuro.

La polico arestas 7 anarkiistojn, el kiuj nur du ĉeestis en la momento de eksplodo.

Malgraŭ ilia senkulpeco, proceso komencita la 21an de junio 1886, kondamnas ilin al morto. Malgraŭ la internacia subteno, ili estas pendumitaj la 11an de novembro, krom Lingg kiu mortigas sin tagon antaŭe en sia ĉelo, kaj Neebe kiu estas punita al 15 jaroj da malliberejo.

Tri jarojn poste en 1889, la kongreso de la Socialisma Internacio kolektita en Parizo decidas dediĉi ĉiujare la daton 1an de majo, kiel batalan tagon de la laboristoj en la tuta mondo.

https://www.youtube.com/watch?v=_OQxncb2ihQ&index=1&list=PLtJ3pGPLv8AQWUKzD-CKQ_1RbZ5c0ucIx

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }