/image%2F0553642%2F20160528%2Fob_02fe1e_madene-hayir.jpg)
28/05/2016
En la regiono de Cerattepe en Turkio, la loĝantoj batalas por malhelpi detruadon de iliaj teroj fare de mina firmao, kiu intencas detrui la arbaron, en la celo ekstrakti el la grundo oron, arĝenton kaj kupron, kaj kiu poluos la akvon.
En februaro, miloj da personoj kolektiĝis por protesti kontraŭ la projektoj de la mina ekspluatado fare de la societo Cengiz Holding. La manifestacio estis perforte subpremata de la polico. La surloka forsta direkcio minacis la membrojn de la sindikato TARIM ORMAN-IS pri disciplinaj delokoj al aliaj regionoj de la lando, se ili plu partoprenos manifestaciojn. La forsta sindikato petas de ni urĝan solidarecon.
Tiu lukto en Cerattepe reprezentas pli ol la savadon de riĉaj arbaroj, de akvo kaj de laborpostenoj en la regiono. Ĝi utilas ankaŭ por savi la klimaton por ĉiuj, kaj ĉefe por la estontaj generacioj.
Subtenu nian agadon kaj postulu tujan haltigon de la projektoj de la mina ekspluatado, kaj ĉesigon de la persekutado kontraŭ la membroj de la sindikatoj.
Kunkune ni povas malhelpi la detruadon de la belaj teroj de Cerattepe !
/image%2F0553642%2F20160528%2Fob_dc8b7c_artvin-mapo.jpg)
Retmesaĝo en la turka lingvo:
Cengiz Holding adındaki şirketin Artvin Cerattepe’deki maden işletme talebine karşı yürütülen hukuk mücadelesi 2014 yılında Artvin halkı ve çevreciler tarafından kazanılmıştır. Kazanılan yargı kararına rağmen Cengiz Holding çıkarları uğruna devletin tüm kolluk güçlerinin desteği ile şantiye çalışmaları başlatılmıştır. Bir şirketin çıkarı uğruna Artvin halkının doğal yaşam alanını katledecek bu müdahalenin acilen durdurulmasını talep ediyoruz!
Ayrıca şirketin yasal koşulları yerine getirmemesi nedeniyle saha teslimi yapmayı reddetmeleri üzerine yasal olmayan bu teslimi yapmaları adına TARIM ORMAN-İŞ üyelerine başta Orman ve Su İşleri Bakanı, Artvin Valisi ve Orman Genel Müdürlüğü tarafından yapılan hukuksuz baskıların bir an önce son bulmasını istiyoruz!
Kendi geleceğine ve doğasına sahip çıkan Artvin halkını temsilen Yeşil Artvin Derneği ve TARIM ORMAN-İŞ’in haklı mücadelesini destekliyoruz.
Retmesaĝo en Esperanto :
Ni admonas la Ministrejon de Akvo kaj arbaro, la urbestron de Artvin kaj la Ĝeneralan direkcion de la arbaroj, ke ili ĉesigu la premon kontraŭ la membroj de TARIM ORMAN-IS, kiuj rifuzas cedi la regionajn arbarojn al mina societo. Tiu societo ne plenumas la bezonatajn leĝajn garantiojn. Je la nomo de la loĝantaro de Artvin, ni subtenas la justan lukton de TARIM ORMAN-IS, de la ekologiista asocio « verda Artvin » kaj de la loĝantoj de la regiono, kiuj batalas por la protektado kaj la estonteco de Artvin.
/image%2F0553642%2F20160528%2Fob_5c151b_bwi.png)
Partnerece kun la Internacio de Konstruado kaj Ligno (IBB), internacia sindikata federacio, kiu kunigas 335 laboristajn sindikatojn en 131 landoj,
/image%2F0553642%2F20160528%2Fob_9713eb_tarim-orman-is1.jpg)
TARIM ORMAN-IS, la sindikato de la funkciuloj de la publikaj servoj en agrikulturo, forsto kaj medio en Turkio,
/image%2F0553642%2F20160528%2Fob_9438d9_green-artvin-association-logo1.jpeg)
La Asocio Verda Artvin, kiu aktivas de 20 jaroj por la protektado de la regiono kontraŭ la mina industrio kaj ĉiaj minacoj kontraŭ naturmedio.
Video : Manifestacio en Artvin:
Kampanjo en Esperanto:Subtenu!
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3075