Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2016 1 09 /05 /mai /2016 17:51
Foto : La tunizia asocio Ŝams, kiu luktas favore al la rajtoj de seksaj malplimultoj en Tunizio. © Sipa
Foto : La tunizia asocio Ŝams, kiu luktas favore al la rajtoj de seksaj malplimultoj en Tunizio. © Sipa

09/05/2016

Pluraj publikaj famuloj malkaŝe deklaris sian malamegon pri samseksemuloj, tiujn pasintajn semajnojn. Alvokoj al morto de gejoj estas diskonigataj en la sociaj retoj, en plena nepuniteco.

Ĝis nun, tiuj alvokoj al malamego, eĉ morto de samseksemuloj ne estis oficiale kondamnitaj de la aŭtoritatoj, kiuj ne ankoraŭ reagis. La ministrejoj pri internaj aferoj, pri defendo, kaj religiaj aferoj silentas. En Tunizio, samseksemo estas plu kondamnita al malliberejo, ĉar la leĝo punas sodomion. Fine de pasintjare, la ministro pri justico eĉ estis eksigita, ĉar li deziris finon de la puno.

Siaflanke, la asocioj volas lanĉi veran socian debaton kontraŭ tiu puno de samseksemo. Ĉiaokaze laŭ la NRO pri defendo de homaj rajtoj, la abrogacio de la punkoda artikolo urĝas. Tiom pli, ke por pruvi la kulpon de la arestitaj personoj, la aŭtoritatoj suferigas al ili medicinajn ekzamenojn. Laŭ tiuj asocioj, tio similas seksperforton kaj torturon. Krome, La arestitaj personoj estas oftege draŝitaj kaj mistraktitaj de la polico.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }