Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2016 4 05 /05 /mai /2016 14:38
Photo David Lagerlof/ Facebook
Photo David Lagerlof/ Facebook

05/05/2016

Svedino ne hezitis esprimi sian opozicion fronte al 300 novnazioj dum manifestacio en Borlänge, Svedio. Lia gesto estis salutata de la tutmonda interretanaro.

« Ili ne timigas min » asertis Tess Asplund al la lokaj gazetoj. Levante la pugnon fronte al kolektiĝo de 300 novnazioj, la 42-jaraĝa virino elmontris ekzemplan kuraĝon. Dum la movado memproklamita Nordiska motståndsrörelsen (Norda movado de Rezistado), ekstremdekstra organizaĵo, manifestaciis en Borlänge, urbo centre de Svedio, Tess Asplund kontraŭstaris per simbola gesto.

« Milito de la rigardoj »

La fotisto David Lagerlof, kiu fotis ĝin, indikis en sia Fejsbuka paĝo, ke Tess Asplund troviĝis « sola fronte al la plej perforta nazia organizaĵo de Svedio ». « Kion ŝi pensis ? » estas la unua demando, kiun mi starigis al mi, kiam mi estis fotonta. La ĉefoj de la organizaĵo proksimiĝis al ŝi en solena silento. La rigardo de la virino krucigis tiun de la ĉefo, kiu ne deturniĝis. Okazis mallonga "milito de la rigardoj" ĝis interveno de la polico. »

Intervjuita de P4 Dalarma, sveda retpaĝaro, ŝi tamen esprimis, kvankam fariĝonta simbolo, sian grandan surprizon koncerne la eĥon, kiun havis la foto en la amaskomunikiloj. « Mi kutimas iri al manifestacioj, tio ne estas nova por mi, ŝi diris al la novaĵretejo. Mi nur sentis, ke ili paŝas por komprenigi al mi, ke mi ne rajtas esti ĉi tie. Unu el ili, fiksrigardis min, ankaŭ mi rigardis lin en la okuloj. Li nenion diris, ankaŭ mi silentis. Poste la polico alvenis kaj forpuŝis min el la vojo. »

La foto estis diskonigita en Tvitero kaj dividitaj plurcentfoje, fariĝante de ŝi, simbolo de pacema lukto kontraŭ rasismo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }