Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2016 5 27 /05 /mai /2016 13:51
GABRIEL BOUYS – AFP
GABRIEL BOUYS – AFP

27/05/2016

Ĉi-merkredon, la ŝippereo okazigis pli da viktimoj ol anoncite. Pluraj elsavitoj indikis, ke cent personoj ne estis sukuritaj, ĉar ili restis blokitaj en la boatŝelo.

La aŭtoritatoj antaŭe menciis nur 5 viktimojn.

La ŝipo ekiris de Libio, kun pli ol 600 personoj, pliparte Marokanoj.

Ĝi sinkis en kelkaj minutoj sub la rigardo de la italaj marbordaj patroloj, kiuj rapide alvenis surloken.

« Mi kriis al ili, mi uzadis ĉiujn komunikajn rimedojn por alparoli ilin. Mi petis de ili, ke ili restadu sidantaj, ke ni tuj sukuros ilin. Sed tio ne sufiĉis. La homoj plu moviĝis, saltis en akvon. Ju pli ni proksimiĝis, des pli la homoj plonĝis kaj naĝis al nia direkto, kaj ni devis kapti ilin », rakontas Francesco Iavazzo, kapitano de la itala militŝipo, kiu partoprenis la sukuradon.

Nova ŝippereo ĉi-ĵaŭdon

Ĉi-ĵaŭdon, alia ŝippereo okazis marvaste de la libiaj marbordoj, kiuj okazigis pli ol 20 mortintojn.

La nombro de provoj de marveturadoj en la Mediteranea maro, foririntaj de Libio kreskis tiujn pasintajn tagojn, pro la pli bonaj meteorologiaj kondiĉoj.

La italaj aŭtoritatoj asertas, ke ili efektivigis, en daŭro de unu tago, 22 sukuroperacojn.

Dum unu el tiuj operacoj, la marbordaj patroloj sukcesis savi 5-jaraĝan infanon. Li estis kondukita al malsanulejo en hipotermia stato.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }