Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mai 2016 2 17 /05 /mai /2016 13:24
Peruo : Labourstart kampanjo : sindikata organizanto elpelita

17/05/2016

Orhan Akman, germana sindikata organizanto, kiu laboris por UNI-Ameriko en Peruo tiujn pasintajn jarojn, estis elpelita de la lando. Dank’ al pacaj manifestacioj flanke de peruaj laboristoj, Akman sukcese superrigardis la sindikatigon kaj la kolektivan intertraktadon en la entreprenoj kiel Cencosud. La perua registaro akuzis Akman, ke li « malordigas la publikan ordon, la trankvilon kaj la socian pacon », kaj lia reveno al Peruo estis rifuzita. Malgraŭ la asertoj de la aŭtoritatoj, neniu pruvo estis montrita. Ni postulas senkulpigon de S° Akman, kaj la eblecon por li, eniri kaj moviĝi libere en la tuta lando.

Peruo : Labourstart kampanjo : sindikata organizanto elpelita

Retmesaĝo :

Mi admonas la peruan registaron, ke ĝi senkulpigu Orhan Akman, kaj ebligu al li eniri kaj moviĝi libere en la tuta lando.

Peruo : Labourstart kampanjo : sindikata organizanto elpelita

Partnerece kun UNI Global Union. Situanta en Nyon, Svislando, UNI reprezentas 20 milionojn da laboristoj en 90 sindikatoj en la plej viglaj sektoroj de la mondo – kompetencoj kaj servoj.

Video 1:Rubén Cortina, Prezidanto de UNI-Ameriko solidare kun Orhan Akman.

https://www.youtube.com/watch?v=jlR0jhvs__c

Video 2:Pli ol 600 kolegoj mobilizataj en Bonaero (Argentino), ĉe la perua ambasadejo dum internacia tago de solidareco.

https://www.youtube.com/watch?v=tPHXO48wHJo

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }