Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2016 1 02 /05 /mai /2016 09:06
Maja numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

02/05/2016

La rifuzo de liberkomercoSerge HALIMI

EN FRANCUJO, la manifestaciantoj kunigitaj de la movado Nuit debout [Nokte vigla] esperas, ke „konverĝo de la bataloj” ebligos etendi ilian influon al partoprenontoj malpli junaj, malpli diplomitaj, kaj eniĝi en internacian agadon. Unu el la temoj de ilia agado povus helpi al tiu duobla celo : la rifuzo de liberkomercaj traktatoj. La meandroj de la komercaj interkonsentoj ofte malhelpas mobilizi, tiom malfacilas kompreni, kian etapon necesas rekte observi, kia dispono ŝajne teĥnika kaŝas (...)

http://eo.mondediplo.com/article2360.html

La granda ĉasado al miliardoj -Philippe LEYMARIE

En sama momento kiam la eŭropa Parlamento voĉdonis rezolucion postulantan embargon sur la armil-vendado al Sauda Arabujo, s-ro François Hollande donis la distingilon de la Honora legio (Légion d’Honneur) al unu el ties regantoj. Estas maniero celebri la reĝlandon, fariĝintan unu el la plej gravaj aĉetantoj de milita materialo el Francujo. Kvankam Azio havas nun bonan lokon, Proksim-Oriento restas la preferata ludtereno de la kanon-vendistoj, kaj ties ĉefo, Usono. Reveninta sur la diplomatia (...)

http://eo.mondediplo.com/article2356.html

La bankisto, la anarĥiisto kaj la bitmono - Edward CASTLETON

La progreso de la cifereca mono, ekz-e la bitcoin, ekscitas la avidon de Wall Street. Tiu teĥniko igas la grandajn monposedantojn flari novajn terenojn de profito. Tamen, tiuj elektronaj monoj estis konceptitaj por ĉirkaŭiri la bankojn. Ĉar ili renkontas la aspirojn de tiuj, kiuj kontestas la potencon de la financo, ili povintus rejunigi la utopiojn de la 19-a jarcento. POST LA industrio de la libro, perturbita de la reta vendisto Amazon, post la hotelsistemo, skuita de la platformo Airbnb, (...)

http://eo.mondediplo.com/article2354.html

Suspektoj pri la Internacia Puna Kortumo - Francesca Maria BENVENUTO

La 21-an de marto 2016, la Internacia Puna Kortumo deklaris la eksan vicprezidanton de Kongolando, Jean-Pierre Bemba, kulpa pri krimoj kontraŭ la homaro kaj militkrimoj en Centr-Afrika Respubliko. Sed tio estas nur ĝia kvara juĝo en dek kvar jaroj. Kaj la neatenditaĵoj de la proceso de la eksa prezidanto de Ebur-Bordo, Laurent Gbagbo, kiu malfermiĝis komence de 2016, difektas ĝian jam malgrandan fidindecon. EN TIU 28-a de januaro 2016, la Internacia Puna Kortumo (IPK) levas la kurtenon sur nova (...)

http://eo.mondediplo.com/article2355.html

Kelkaj bonaj novaĵoj … - Serge HALIMI

LA REKRESKO de la disvastiĝo de Le Monde diplomatique, observebla ekde junio 2014, fortiĝis en la lasta jaro. La progreso koncernas ankaŭ la dumonatulon Manière de voir (+4,7 elcentoj). La monatulo mem atingis 13,4 elcentojn kaj ĝia kresko observeblas ĉiunivele : abonoj de papera kaj de cifereca eldono, vendoj eksterlanden, vendoj en Francujo. En tiu ĉi lasta kategorio, perceptata de profesiuloj kiel plej fidinda indiko pri la sano de gazeto, la altiĝo estas impresa : +27 elcentoj. Samjare, la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2353.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }