15/05/2016
Minkompanioj nord-oriente de Kolombio financis paramilitistajn grupojn, kulpajn pri la morto de miloj da personoj, asertas nederlanda NRO, petante de la energiaj liverantoj, ne plu aĉeti « karbon el sango ».
Fine de la 1990-aj jaroj, okazis sociaj perfortoj kaj forkaptoj de dungitoj de la minkompanioj, asertas Joris van de Sandt, kiu kunverkis raporton pri la temo en la nomo de la nederlanda NRO PAX por paco.
La minkompanioj tiam pagis la paramilitistajn grupojn, en la celo ke ili protektos iliaj aktivaĵojn, forpelos la gerilanojn kaj la surlokajn komunumojn el la karboriĉaj areoj. Ankaŭ sindikatanoj estis murditaj fare de la paramilitistaj grupoj.
La usona kompanio Drummond, dua karbo-produktanto en Kolombio, kaj Prodeco, filio de Glencore, pagis pli ol 900.000 usonajn dolarojn, dank’ al trotaksitaj kostokalkuloj pere de liveranto, laŭ S° Van de Sandt.
Estas tamen malfacile kalkuli totalan sumon, ĉar pluraj kanaloj de transsendoj de la mono ekzistis, asertas la kunaŭtoro de la raporto.
Laŭ la nederlanda NRO, la kolombiaj paramilitistaj trupoj murdis inter 1996 kaj 2006 pli ol 3000 personojn kaj forpelis preskaŭ 55.000 personojn el iliaj teroj en la departemento Cezaro, nord-oriente de Kolombio.
Nun, la minkompanioj plu profitas pri tiu amasa malrespekto pri homaj rajtoj, asertas la NRO, asertante ke tiuj teroj estas nun kunigitaj al la teritorioj de tiuj minaj grupoj.
Drummond kaj Glencore refutis la akuzojn de tiu raporto, kiu baziĝas interalie sur la atestoj de eks-dungitoj de la societoj aŭ eks-membroj de la paramilitistaj grupoj, el kiu unu estas en malliberejo.
La kompanio Drummond menciis en komunikaĵo ke ĝi respektas la kolombiajn leĝojn, kaj reasertis, ke ĝi ĉiam restis ekster la armita konflikto en Kolombio.
Glencore asertas siaflanke, ke la raporto estas konfuza kaj partieca, kaj fidas blinde pri la akuzoj de kondamnita krimulo.
Pluraj elektro-liverantoj en Nederlando aĉetas karbon de tiuj ambaŭ grupoj, laŭ PAX, kiu petas de tiuj liverantoj, ke ili ĉesigu siajn aĉetojn ĝis la momento, kiam la viktimoj ricevos monkompenson.
La konflikto en Kolombio, kiu kontraŭstarigas la armeon al geriloj, paramilitistaj milicoj kaj krimaj bandoj, okazigis plurajn centojn da miloj da mortintoj, kaj pli ol kvin milionojn da delokitoj, laŭ oficialaj ciferoj.
Gis hodiaŭ, la petrol- kaj minsektoro, en plena kreskado en Kolombio, figuras inter la ĉefaj celoj de la atakoj, ostaĝigoj kaj aliaj sabotoj plenumitaj de la ribelantoj.