Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mai 2016 2 10 /05 /mai /2016 12:31
PHOTO : ISTOCK
PHOTO : ISTOCK

10/05/2016

Kelkajn kilometrojn sude de la urbo Fort McMurray, parte detruita de la flamoj, nuklea rubejo estis instalita, antaŭ kelkaj jaroj : 42.500 kvadrataj metroj da radioaktivaj ercoj, interalie uranio kaj cezio. Ĉu hodiaŭ ekzistas danĝero por la medio? Laŭ informoj, tiu rubejo ja ĉeestis meze de la giganta fajro, nekontrolebla de post la 1a de majo.

Tiu rubujo datiĝas de 1982, kiam Kanado lanĉis vastan programon de prospektorado kaj izoligo de teroj, malmulte radioaktivaj, laŭ sia tuta teritorio, administrata de "LLRWMO" (Low-Level Radioactive Waste Management Office).

En la regiono de Fort McMurray, la enverŝado kaj uzado de radioaktivaj ercoj estis kutima en la tiel nomata Northern Transportation Road, konstruita dum la 1930aj jaroj por transporti uranion de la Port Radium (teritorio de Nord-okcidento) ĝis Fort McMurray. De tie, la erco estis poste transportita ĝis Port Hope, Ontario.

La minejo fermis en 1960. Sur la tuta vojo, multaj ŝteloj kaj raboj de erco okazis : la plej videbla infektado estis tie.

"LLRWMO" censis plurajn radioaktivajn lokojn ĉirkaŭ Fort McMurray : laboroj komencis en 1992. Ĝis 2003, 42.500 kvadrataj metroj estis senditaj en rubejon specife aranĝitan, kun duobla argiltavolo, pluraj sistemoj de administrado, kaj kovrilo el tero kaj poste herbo.

La instalaĵo estis kontrolita ĉiujare de "LLRWMO".

La ekzistado de tiu rubejo estas konfirmita de pluraj raportoj kaj studaĵoj, el kiuj la inventaro de radioaktivaj rubaĵoj en Kanado, publikigita en 2012 de "LLRWMO".

Pluraj demandoj stariĝas hodiaŭ : ĉu la rubejo estis tute bruligita de la incendio? Ĉu la flamoj ellassis radioaktivajn partiklojn en la atmosferon? Kio estas la risko por la medio ?

Ĝis nun, neniu specifa alarmo estis lanĉita.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }