Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mai 2016 7 08 /05 /mai /2016 14:11
Foto:BREITBART LONDON
Foto:BREITBART LONDON

08/05/2016

En Italio, perfortaj kolizioj kontraŭstarigis policistojn kaj plurajn centojn da junaj manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ la aŭstria anonco pri preparo de kontraŭ-migranta muro laŭ la landlimo inter ambaŭ landoj.

La manifestaciantoj, junaj anarkiistoj, paŝis antaŭ flagrubando afiŝanta « Ni detruu la landlimojn » kaj provis atingi la aŭstrian teritorion elde Italio, kiam ili koliziis kun la multnombraj policistoj kaj karabenistoj kontraŭ-ribele ekipitaj.

La manifestaciantoj, kiuj mallonge okupis la etan fervojan stacion de la urbo Brenero, en la montpasejo Brenero, ĵetis ŝtonojn kaj piroteknikaĵojn al la policistoj, kiuj rebatis per plorigaj gasoj. La polico evakuis la stacion, sed pluraj dekoj da manifestaciantoj tiam direktiĝis al la apuda sentrafika aŭtovojo, kie la policistoj uzadis akvokanonojn.

Laŭ la novaĵagentejo AGI, du policistoj estis vunditaj, policveturilo estis incendiita kaj pluraj manifestaciantoj arestitaj.

Aŭstrio komencis instaladon de kontraŭ-migranta muro ĉe sia landlimo kun Italio, sur la montpasejo Brenero, juĝante ke Romo ne sufiĉe kontrolas la migrantojn. La itala registaro juĝas tiujn aranĝojn senutilaj kaj ne konformaj al la Ŝengena politiko. Averaĝe 2500 kamionoj kaj 15.000 aŭtoj transiras ĉiutage la tunelon Brenero, decidiga ekonomia irvojo por Italio kaj ties entreprenoj, kiuj eksportas al nordo de Eŭropo.

Blokado de la landlimo kun Italio fare de Aŭstrio en la montpasejo Brenero por lukti kontraŭ alfluado de migrantoj, estus « politika katastrofo » por Eŭropo, avertis sabaton la prezidento de la eŭropa komisiono Jean-Claude Juncker.

Aŭstrio konstatis transiron de pluraj centoj da miloj da rifuĝintoj en 2015, kaj akceptis de ili 90.000, t.e pli ol 1% el sia loĝantaro. En 2016, Vieno fiksis maksimumon de 37.500 azilpetantoj, kaj jam registris preskaŭ duonon el ili.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }