Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mai 2016 3 18 /05 /mai /2016 08:12
Israelo : Labourstart kampanjo : Amdocs devas agnoski la sindikaton

18/05/2016

En aprilo 2015, la laboristoj de Amdocs Israël, entrepreno pri alta teknologio, komencis sindikatiĝi ĉe la Histadrut, Nacia federacio de la laboro en Israelo, en la celo formi komitaton de dungitoj, kaj intertrakti kolektivan konvencion. Post la kampanjo kondukita de grupo de dungitoj kaj la Histadrut, kontraŭsindikata reago efektiviĝis en Amdocs, argumentante ke la sindikatoj ne estas adaptitaj al la sektoro pri alta teknologio, kaj instigante la dungitojn nuligi sian aniĝon. La Histadrut turniĝis al la tribunalo kun plendo kontraŭ Amdocs pro obstaklo al rajto de la dungitoj sindikatiĝi. La tribunalo juĝis, tri sinsekvaj fojoj tiujn pasintajn monatojn, ke la « interna komitato de dungitoj » formita de Amdocs por konduki kontraŭsindikatan kampanjon estas nek sindikato, nek organizaĵo de dungitoj, kaj ne konformiĝas al la kriterioj por reprezenti la dungitojn.

La kontraŭsindikata kampanjo malhelpis la sindikaton akiri la nombron de aniĝoj postulatan de la israela leĝo por formi komitaton de dungitoj (sindikata sekcio) t.e triono el la dungitoj de Amdocs Israël.

Tamen, en oktobro 2015, la dungitoj atingis tiun celon kaj la Histadrut deklaris, ke ĝi oficiale reprezentas la dungitojn de Amdocs Israël. Spite tion, dum la 6 pasintaj monatoj, la direkcio de Amdocs rifuzis agnoski la Histadrut-n, kiel reprezentanton de la dungitoj, kaj rifuzas intertrakti kun ĝi.

Israelo : Labourstart kampanjo : Amdocs devas agnoski la sindikaton

Retmesaĝo:

S° Eli Gelman, Direktoro

Mi skribas al vi, por esprimi mian indignon pri la agoj de Amdocs, kaj pri via konduto kiel direktoro, koncerne la provojn malhelpi viajn dungitojn organiziĝi kolektive kaj aniĝi al sindikata organizaĵo.

De monatoj, post la agnosko de la Histadrut kiel organizaĵo, kiu reprezentas la dungitojn de Amdocs Israël, vi rifuzas agnoski la leĝajn kaj demokratiajn rajtojn por viaj dungitoj, organiziĝi ene de sindikato. Mi admonas vin agnoski ĝin tuj, kaj komenci kolektivajn intertraktadojn kun la komitato de dungitoj kaj la Histadrut kiel organo, kiu reprezentas laŭleĝe la dungitojn de Amdocs.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }