
26/05/2016
La indoneziaj tabakplantejoj, kiuj provizas kelkajn el la plej gravaj okcidentaj markoj, dungadas milojn da infanoj en danĝeraj sankondiĉoj, akuzis merkredon Human Rights Watch en raporto.
Kvankam la indonezia leĝo malpermesas la laboron de infanoj malpli ol 18-jaraj en danĝeraj industrioj, la organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj mencias dekojn da neplenaĝuloj – kelkaj 8-jaraĝaj – malsanaj post manipulado de tabakfolioj aŭ pesticidoj sen ŝirmilo.
500.000 plantejoj
Indonezio enkalkulas 500.000 tabakplantejojn, kiuj provizas ĉefe la internan merkaton. Sed kvarono el la indonezia produkto de tabako estas eksportataj, kaj revendataj fare de gigantoj el la tabakindustrio, deklaris Jo Becker, de "HRW" : « Fumanto, kiu flamigas Dunhill, Lucky Strike aŭ alian cigaredon en Eŭropo aŭ en Usono, riskas fumi cigaredon fabrikatan en Indonezio dank’ al la laboro de infanoj ».
Multaj junaj laboristoj menciis al "HRW" svenojn, ĝenatecojn, vomadojn, kapdolorojn aŭ muskolajn malfortiĝojn. Ĉiuj ĉi simptomoj estas en rilato kun la « nikotina veneniĝo »