24/05/2016
Busoj komencis forlasi ĉi-matene la improvizitan kampejon de Idomeno, kie la greka polico evakuas ĉirkaŭ 8400 migrantojn, blokatajn ĉe la greka-makedonia landlimo. La operaco malrapide disvolviĝas, kviete, sen kameraoj. Ĝi ŝajne daŭros almenaŭ dek tagojn. La migrantoj estos kondukitaj en akceptejojn apud Tesaloniko, kaj al nordo, proksime de Idomeno.
Mohammed originas de Homs en Sirio : « Mi iros en aliajn kampejojn, ĉar tio estas la sola rimedo. Eble, tio ne estas la solvo, sed estas la sola elturniĝo. Multaj homoj iras nun en aliajn kampejojn.»
« Sciinte kio okazos al ni ĉi tie, ni ne estus venintaj. Nia celo, estas Germanio. Ni alvenis ĉi tie laŭ la mapoj, sed ni estis haltigitaj meze de nia vojaĝo », substrekas Abdul, ankaŭ siridevena.
Miloj da personoj estis blokataj en Idomeno, post la fermo komence de marto de la makedonia landlimo kaj de la Balkana vojo, ĉefa trapasejo de la migrantoj al Norda kaj Okcidenta Eŭropo. La surlokaj sanitaraj kondiĉoj jam fariĝis aparte krizaj.