Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mai 2016 4 19 /05 /mai /2016 12:17

19/05/2016

Hommortigoj, mistraktadoj, ekscesa uzado de perfortoj, rasismaj insultoj, la kazoj de gravaj malobservadoj pri homaj rajtoj plenumitaj en Francio, fare de kelkaj reprezentantoj de la publika forto maltrankviligas Internacian Amnestion de longe. Des pli, ke pro manko de enketoj sendependaj, senpartiecaj, efikaj kaj sistemaj, la punoj ricevitaj de la kulpintoj ne koincidas kun la graveco de iliaj agoj kiuj fakte, eĉ profitas en kelkaj kazoj, pri nepuniteco.

Pluraj eksplikoj pri tiu situacio : la malfacileco plendi kontraŭ policoficiro ; la timigaj intrigoj fare de kelkaj policistoj ; la oftaj malrespektoj pri la rajtoj de detenitoj dum pridemandado ; la devojiga koncepto de polica solidareco, kiu kondukas kelkajn funkciulojn, kaŝi la plenumitajn atencojn ; la foresto de persekutoj ; la ekscesaj malfruiĝoj en la juĝaj enketoj ; la punoj ofte tro malseveraj kompare kun la plenumitaj agoj ; kaj la foresto de sendependa aŭtoritato, facile atingebla por trakti la plendojn kontraŭ la polico.

(...)

Laŭ raporto publikigita de ACAT (Kristana NRO kontraŭ torturo kaj mortopuno) la gravaj ekscesoj de la policistoj estas ofte ignorataj de la aŭtoritatoj, kaj ĝuas pri nepuniteco.

Aline Daillère serĉas kaj serĉas, kaj trovas neniun « racian eksplikon » pri la opakeco, kiu regnas, koncerne la uzadon de perforto, fare de la francaj policistoj kaj ĝendarmoj. Verkistino de la raporto de ACAT, ŝi esploris dum pli ol jaro la kazojn de perforto plenumitaj de la policistoj. La konstato estas nekonstestebla : dum la aŭtoritatoj komunikas abunde pri multaj temoj, ili estas multe malpli parolemaj koncerne tiujn ekscesojn.

Pro manko de oficialaj statistikoj, ACAT studis dekojn da raportoj kaj gazetartikolojn, kaj pridemandadis 65 personojn. La asocio aparte interesiĝis pri 89 kazoj da menciitaj perfortoj inter 2005 kaj 2015. Tio estas nur la videbla parto de la realeco, ŝi avertas, kaj tamen starigas konkludon.

Tiuj aferoj kondukis al 26 mortintoj, 29 neinversigeblaj vundoj, kaj 22 gravaj vundoj. Certe, tiuj faktoj estas maloftaj « kompare kun la nombro de policaj intervenoj ĉiutage registritaj », sed tio pravigas postuli konton. Male, ACAT konstatis la « nepunitecon » pri kiu povas profiti la policistoj. « Ekzistas ekstrema malfacileco por plendi, poste akiri proceson kaj fine transpasi la baraĵon de nuligo de proceduro », memorigas Aline Daillère.

(...)

Video: Policaj perfortoj kontraŭ mankatenitaj manifestaciantoj

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }