Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mai 2016 3 04 /05 /mai /2016 08:56
Juna migranto tenas bebon en kampejo, ĉe la landlimo inter Grekio kaj Makedonio. Foto : Daniel Mihailescu/AFP
Juna migranto tenas bebon en kampejo, ĉe la landlimo inter Grekio kaj Makedonio. Foto : Daniel Mihailescu/AFP

04/05/2016

En 2015, la nombro de infanoj kiuj fuĝas la perfortojn en sia lando, sen sia familio, kvarobliĝis de post 2013.

La ciferoj konfirmas la katastrofan realon. Laŭ la datumoj publikigitaj pasintan lundon de Eurostat, en 2015, 88.300 azilpetantoj en la Ŝtatmembroj de Eŭropa Unio, estas neplenaĝuloj ne-akompanataj. Tiu cifero duobliĝis en 2014, kaj kvarobliĝis en 2015. Iom pli ol duono el ili estas Afganoj, kiuj fuĝas perforton en sia lando.

Tiuj izolitaj neplenaĝuloj, ĉeestantaj laŭ la vojoj de Eŭropo, sen gepatroj kaj sen familioj, estas pliparte knaboj (91%), kaj pli ol duono el ili, aĝas je 16 aŭ 17 jaroj. Sed la infanoj malpli ol 14-jaraĝaj reprezentas tamen preskaŭ 13% el la petoj, t.e ĉirkaŭ 11.800 personojn.

Afganoj estas plimultaj

51% el la ne-akompanataj neplenaĝulaj azilpetantoj estas afganaj. La Sirianoj reprezentas la duan plej reprezentatan naciecon, kun 16% el la tuto. El tiuj 14.300 Siriaj neplenaĝuloj izolitaj, kiuj petis internacian protektadon en la Ŝtatmembroj de Eŭropa Unio, 7 en 10 faris tion en Germanio (4000), Svedio (3800) kaj Hungario (2200). En Hispanio, la Sirianoj reprezentas 54% el la petoj, sed ilia nombro estas konstanta.

En Francio, plej reprezentataj estas la Afganoj, kun 45 petoj, t.e 15% el la tuto, antaŭ konganoj (12%), interalie pro la lingvo. Laŭ Brigitte Wieser, membro de la reto Edukado Sen Limoj ( (RESF), « tiuj ciferoj ne estas surprizaj, pro la pli kaj pli malfacila situacio, en pli kaj pli da landoj ».

Francio enlogas malmulte da migrantoj

Laŭ Brigitte Wieser, la fakto ke Francio allogas malmulte da migrantoj, ne estas hazardo. « Multaj rifuĝintoj ne deziras iri en Francion. La informoj tre rapide cirkulas sur la migradvojoj, kaj Francio ne plu estas konsiderata kiel akceptema lando aŭ azilteritorio. Francio maltraktas la migrantojn, kiuj vivas en improvizitaj kampejoj, antaŭ ol esti elpelataj », ŝi asertas. Entute, Francio akceptas inter 8.000 kaj 10.000 izolitajn fremdajn neplenaĝulojn sur sia teritorio, sed la procezoj pri reguligado de tiuj junuloj, estas ofte kritikataj, pro ilia rigideco.

http://www.lefigaro.fr/international/2016/05/02/01003-20160502ARTFIG00253-de-plus-en-plus-de-mineurs-isoles-sur-les-routes-de-l-europe.php

https://www.youtube.com/watch?v=tzneUksBbwU

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }