Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mai 2016 1 16 /05 /mai /2016 11:48
Foto : Miloj da mortintaj ruditapoj grunditaj sur la marbordoj de la insulo Ĉiloe, la 1an de majo 2016. ALVARO VIDAL / AFP
Foto : Miloj da mortintaj ruditapoj grunditaj sur la marbordoj de la insulo Ĉiloe, la 1an de majo 2016. ALVARO VIDAL / AFP

16/05/2016

De kelkaj tagoj, « ruĝa tajdo » vastiĝas sude de la lando, ĉefe ĉirkaŭ la arkipelago Ĉiloe. Miloj da tunoj da fiŝoj kaj krustuloj estis detruitaj fare de venenaj algoj. Sanitara alarmo estis dekretita de la registaro.

Ruĝa mortotuko kolorigas la malvarman akvon ĉirkaŭ la insulo Ĉiloe, sude de la lando, « turisma juvelo de Ĉilio », eksplikas la hispana ĵurnalo El Pais, kiu enketas surloke. Ĝi nun vastiĝas pli norden, en la regiono Los Ríos, ĉe la Pacifiko.

Tiu « ruĝa tajdo », tiel nomita pro la ruĝaj pigmentoj el mikroalgoj, kiuj invadis la maron, kaj venenis dekojn da miloj da fiŝoj kaj krustuloj, aperis komence de majo. Sed jam fine de aprilo, tutaj benkoj da famaj konkoj, la maĉoj, putris, sen vivo, « laŭ 5-kilometra plaĝo », konstatis 24 Horas.

Alarmo, al kiu aldoniĝas la 300 kadavroj de balenoj, kies morto estas neklarigebla, trovitaj en julio 2015 sude de la lando, « kaŭzante la kreadon de misio de internacia scienca esplorado pri tiu hekatombo », raportas El Dínamo.

La insulo Ĉiloe estas ruinigita

Neniu vere scias kiel ekspliki tiun fenomenon de ruĝa tajdo, kiu lasas en senhaveco la familiojn de fiŝkaptistoj kaj la tutan fiŝbredadan ĉenon. La fiŝkaptistoj akuzas la industriistojn de salmoj, kiuj ŝajne ĵetis en la maron milojn da tunoj da salmoj venenitaj de algo. Aliaj, kiel la "Societo de la ĉiliaj oceanografiistoj" (Colegio de Biólogos Marinos de Chile), atribuas tiun invadon de mikroalgoj « al la planeda varmiĝo, kiu generas pli grandan acidecon en la oceanoj, kaj al la ekstrema efiko de la klimata fenomeno El Niño », raportas la retpaĝo T13.

Ĉilio jam spertis similajn ruĝajn tajdojn, sed tiu ĉi estas « multe pli grava ol la aliaj », aldonas 24 Horas. Atendante oficialan diagnozon pri la kaŭzoj de tiu fenomeno, la sanitara alarmo estis lanĉita de la registaro, kiu deklaris la regionon en stato de katastrofo. La insulo Ĉiloe estas ruinigita.

« Bazaroj sen fiŝoj, magazenoj sen bazaj varoj, flamigitaj pneŭoj sur la stratoj kaj turistoj enkaptitaj : jen al kio similas tiu insulo, kiu flamigas sub la kolero de fiŝkaptistoj, kiuj postulas helpon por elteni tiun ruĝan tajdon », priskribas la raportisto de la retpaĝo Perú 21.

En Ĉiloe, « 80% el la loĝantaro pergajnas sian vivon dank’ al maraj produktaĵoj », aldonas la retpaĝo de la kanalo Telesur.

De pli ol unu semajno, la fiŝkaptistoj alfrontas la registaron por postuli pli gravan helpon, taksante ĝis 31000 la nombron de personoj tuŝataj de la katastrofo.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }