Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2016 4 12 /05 /mai /2016 13:41
AFP Photo / Claudio Santana
AFP Photo / Claudio Santana

12/05/2016

Kolizioj kun la polico okazis merkredon en Santiago, dum la dua manifestacio de la jaro de ĉiliaj studentoj, kiuj postulas senpagan edukadon por ĉiuj, kaj denuncas la mankon de ambicio de la reformo, iniciatita de la socialisma prezidentino Michelle Bachelet.

La celo de tiu reformo estas abolicii edukan sistemon larĝe privatigitan, heredita de la diktaturo de Augusto Pinochet (1973-1990), kaj pri kiu plej profitas la elitoj, .

Sed de post la lanĉo de la projekto en 2014, la manifestacioj de liceanoj kaj instruistoj multobliĝas, postulante efektivigon pli rapidan kaj malpli selektan.

Post unua manifestacio pasintan ĵaŭdon, la studentoj denove surstratiĝis merkredon. En Santiago de Ĉilio, incidentoj okazis laŭ la irvojo, kaj la polico uzadis plorigajn gasojn kaj akvokanonojn.

« La manifestacio estas sufiĉe amasa, ĉirkaŭ 100.000 personoj estas sur la stratoj, kaj tie ni estas, ĉar ni volas ŝanĝi edukadon en Ĉilio (...) Ni bezonas klarajn respondojn », asertis Camila Rojas, unu el la porparolantoj de la studentoj en la televidkanalo «CNN Chile».

« Por edukado je la servo de la popolo », petas unu el la multnombraj afiŝtabuloj, kiuj invadis Alamedan, unu el la ĉefaj avenuoj de la ĉefurbo.

La mobilizado estis konstatebla en la tuta lando, kaj aparte en la Regiono de Lagoj, kie la fiŝkaptistoj de la insulo Ĉiloe protestas de pluraj tagoj kontraŭ la multiĝado de venenaj algoj, kiuj trudas ilin al senlaboreco.

« De jaroj ni manifestacias kaj nenio ŝanĝiĝas, krom kelkaj pliboniĝoj. Sed hodiaŭ, ni aldonas al niaj depostuloj tion, kio okazas en Ĉiloe kaj nia batalo por pli bona lando, kie oni priatentas la popolon », deklaris Belen, 20-jaraĝa studentino pri sociologio, kiu defiladis en Santiago.

La reformo pri edukado estis unu el la ĉefaj promesoj de la kampanjo de Michelle Bachelet. Parto estas jam alprenita, malpermesante la selekton de la studentoj, kaj enkondukante el iompostioma maniero, la senpagecon en la establaĵoj, kiuj ricevas monhelpon de la Ŝtato.

En la universitatoj, preskaŭ 145.000 studentoj (el miliono), apartenantaj al la kategorio de la plej malriĉaj, komencis ĉi-jare senpagan studadon, por la unua fojo en 35 jaroj, ĉiam kadre de tiu reformo, kiu celas tutan senpagecon post pli-malpli longa tempo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }