Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mai 2016 7 22 /05 /mai /2016 15:12
Foto : rikolto de kotono en Burkino, unu el la ĉefaj ekonomiaj resursoj de la lando. © AFP/ISSOUF SANOGO
Foto : rikolto de kotono en Burkino, unu el la ĉefaj ekonomiaj resursoj de la lando. © AFP/ISSOUF SANOGO

22/05/2016

Pluraj miloj da personoj manifestaciis sabaton 21an de majo en la tuta mondo kontraŭ Monsanto, la usona giganto pri agronutrado, denuncante uzadon de pesticidoj kaj intensan agrikulturon. En Burkino, la kotona sektoro estis tuŝata de la uzado de GMO, kaj multaj produktistoj estas malkontentaj.

Monsanto volis fari el Burkino, afrikan modelon pri produktado de organismoj genetike modifitaj. Sed la espero ne longe daŭris. Post ses jaroj, la konkludo de la produktistoj estas amara : malbona kvalito, kaj malaltiĝo de la prezoj en la internacia merkato.

« La oleo ekstraktita de la kotono entenas modifitajn organismojn en Burkino. Nu, ni konsumas oleon en tre granda kvanto, kaj ĝi ankaŭ estas uzata por homnutrado. », eksplikas la genetikisto Jean Didier De Zongo. « Estus necese, ke esploroj estu faritaj por taksi la efikojn sur la homa sano », li aldonas.

Por la sezono 2016-2017, la kotonproduktistoj rezignas pri genetike modifitaj varoj. Ili aliparte petas de Monsanto, monkompenson de 73 milionoj da eŭroj pro la malprofitoj, pri kiuj ili suferis dum tiuj kvin pasintaj jaroj. « Monsanto devas respondeci pri siaj agoj », komentas Jean Didier De Zongo.

Laŭ informfonto proksime de la "Nacia Unio de la burkinaj kotonproduktistoj", kunveno estas antaŭvidita venontsemajne inter Monsanto kaj la burkinaj produktistoj.

Video : Marŝado kontraŭ Monsanto 2015 en Uagadugu

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }