/image%2F0553642%2F20160511%2Fob_f5ae59_le-monde.jpg)
11/05/2016
La belga registaro decidis sendi la armeon en tri el la 17 malliberejoj, en kiuj strikas la provosoj. Tiuj malliberejoj estas paralizataj de pli ol du semajnoj. La celo estas kvietigi la streĉojn ene de tiuj malliberejoj, kie la kondiĉoj estas eĉ pli difektitaj ol kutime. Decido, kiu estigis polemikon.
« Estas problemo, opinias la kolonelo Jean-Louis Crucifix el la provinco de Lièĝo, la armeo intervenas en socian problemon, kaj tiel anstataŭas socian dialogon. »
« Ĉu tio ne estas ĝia rolo ? » demandas la ĵurnalisto.
« Apriore, ne. » li respondas.
Tiujn pasintajn tagojn, en la malliberejo de Forest, (regiono de Bruselo), kvereloj okazis inter malliberuloj, lacigaj pro ĉiuj ĉi senigoj de eliroj kaj vizitoj, kaj meblaro estis rompita.
La Ĉefministro Charles Michel ne ankoraŭ esprimiĝis pri tiu krizo.
Ĉi-suba video :
Unua malliberulo :
« Ĉio mankas, ni ne ŝanĝas drapojn, fakte unu fojon monate, ni ne ŝanĝas pantalonon, ni havas nesalubrajn duŝojn, ni estas tri en la ĉelo, ofte okazas kvereloj ».
La direktoro :
« Mi ne estas la sola, kiu agnoskas tion. Justico jam diris en aprilo 2012, ke la detenkondiĉoj en Forest ne estas konformaj al la Eŭropa konvencio pri homaj rajtoj. Sufiĉas eniri en ĉelon por tion konstati. La detenkondiĉoj en Forest, kaj ankaŭ en aliaj malliberejoj estas maldecaj, tio estas nediskutebla. Ĉiuj agnoskas tion.»
Dua malliberulo :
« En eŭropa ĉefurbo, tio estas honto. Ekzistado de tia malliberejo en Bruselo, tio vere estas honto. Ŝajnas, ke ni estas en Ĉeĉenio, tio prefere similas al Orienteŭropaj landoj, ol eŭropa ĉefurbo. Oni detruas la homojn, kaj mi pensas ke rompita vivo estas malbona komenco. Kaj koncerne resociigon de la individuoj, tio estas handikapo.