Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mai 2016 3 25 /05 /mai /2016 13:48
Belgio : 60000 personoj sur la bruselaj stratoj, laŭ la polico

25/05/2016

Ĉirkaŭ 60000 personoj, laŭ la oficialaj ciferoj de la polico, konsistigis la nacian manifestacion de mardo en Bruselo. La manifestacioj ekiris mardon ĉirkaŭ la 11a horo kaj 30 el la placego de la Norda stacidomo por atingi la stacidomon Midi. La tri sindikatoj postulas revenon al « vere socia dialogo ».

La CGSLB, FGTB kaj la CSC antaŭe konfirmis, ke la manifestacio kunigis « almenaŭ 50000 personojn ».

Pli grava partopreno ol esperite

La definitiva cifero superas do la esperon de la sindikatoj, koncerne la partoprenon al tiu rendevuo.

La fino de la defilado troviĝis nivele de la strato Neuve iom antaŭ la 12a horo kaj 30.

La reformo de la laboro estis aparte celita

« Kontraŭ la 45-hora semajno », « Ne tuŝu niajn pensiojn », « Kontraŭ la laborfleksebleco » estis interalie la mesaĝoj esprimitaj de la aktivuloj.

« Ni volas politikon kun senso kaj perspektivoj por la popolo, tamen tio ne estas la kazo hodiaŭ », deklaris al Belga, Marie-Hélène Ska, ĝenerala sekretariino de la kristana sindikato CSC.

« La registaro senĉese referencas al sociala dialogo, sed ne kalkulas pri la argumentoj de la sindikatoj kaj ne respektas la dignecon de la laboristoj », siaflanke substrekis Marc Goblet. « Ni estas sur la stratoj por montri, ke alternativoj ekzistas », aldonis la ĝenerala sekretario de la liberala sindikato CGSLB Olivier Valentin.

La nombro de policistoj deplojitaj por sekurigi la federalan manifestacion organizitan mardon, fare de komuna fronto, estis same ol dum la antaŭaj kolektiĝoj.

La « Nacia manifestacio » alvoke de la sindikatoj kontraŭ la modifo de la laborleĝaro degeneris en Bruselo al perfortaj alfrontiĝoj inter manifestaciantoj kaj policistoj ĉi-mardon 24an de majo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }