Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mai 2016 1 23 /05 /mai /2016 20:09
REUTERS/Amit Dave
REUTERS/Amit Dave

23/05/2016

Jen nova signo de alarmo pri la klimato : "Unuiĝintaj Nacioj" konfirmas, ke pasinta aprilo estis la plej varma monato registrita sur la planedo, de post la komenco de temperaturaj registroj, en 1880.

La monatoj sin sekvas kaj similiĝas : en aprilo la temperaturo estis je 1,1 grado supera al la normala, cifero kiu maltrankviligas la klimatologojn, ĉar tio estas signo, ke la klimata varmiĝo akceliĝas.

Laŭ Claire Nullis, porparolanto de la Monda organizaĵo pri meteorologio (MOM) : « Por la dekdua sinsekva monato, temperaturaj rekordoj estas atingitaj. Kaj la rapideco de tiuj atingitaj rekordoj estas aparte maltrankviliga. Ili ne nur estas atingitaj, kaj eĉ ege superitaj, kun ritmo sufiĉe kohera. »

La Ĝenerala sekretario de la MOM, Petteri Taalas rimarkigas, ke 2016 jam superis 2015, kiu tamen estis jaro de ĉiuj rekordoj. « La amplekso de la ŝanĝoj surprizis eĉ la plej spertajn klimatologojn. La planedo transformiĝas sub niaj okuloj », indikis S° Taalas.

La kvar unuaj jaroj de la jaro 2016 estis la plej varmaj ĉe la planeda supraĵo de antaŭ 136 jaroj, konfirmis la Usona Agentejo pri Oceano kaj atmosfero (UAOA).

Oni havas 51 gradojn en Barato

Nordo de Barato alfrontas altegan varmon. La termometro atingas absolutan rekordon de 51 gradoj en urbo de la dezerta Ŝtato Raĝastano, kiu malfaciligas la ĉiutagan vivon, en lando kie centoj da personoj mortas ĉiujare pro varmeco.

Tiu rekordo estis registrita ĵaŭdon 19an de majo en Falodi, ĉirkaŭ 600 kilometrojn okcidente de Nov-Delhio. La antaŭa rekordo okazis en 1956.

Centoj da personoj mortas ĉiujare pro la varmeco en Barato.

La temperaturoj superas kutime 40 gradojn norde de la lando en majo kaj junio, la plej varmaj monatoj de la jaro. La meteorologiaj servoj lanĉis alarmon pro tiu persisteco de « forta ondo de varmo » dum la semajnfino, en la nordo kaj okcidento de Barato, aparte en Nov-Delhio kie la temperaturo atingis 47 gradojn ĉi-semajne.

Ĵaŭdon, en Guĝaratio (okcidento), la ĉefa urbo Ahmadabado registris sian plej altan temperaturon (48 gradoj) de antaŭ 100 jaroj. Tiu ondo da varmo okazas en la momento, kiam Barato alfrontas gravan sekecon de pluraj monatoj. Ĉirkaŭ 330 milionoj da personoj, t.e kvarono el la loĝantaro suferas pro manko de akvo, post du jaroj da malforta musono.

La varmeco jam mortigis pli ol 2400 personojn pasintjare en Barato, unu el la plej mortigaj varmaj ondoj dum ĝia ĵusa historio.

La rolo de El Niño

La varma ekvatora fluado de Pacifiko El Niño, kiu reaperis en 2015, kontribuis al tiu rekorda altiĝo de temperaturoj. Sed kiel antaŭvidita, ĝi komencis malintensiĝi. La temperaturoj ĉe la akvo-suprajo en la ekvatora areo en Pacifiko plu malaltiĝis en aprilo, kio indikas malfortikiĝon de El Niño, emfazas la UAOA, kiu konjektas aperon de malvarma fluado (La Niña) dum la ses lastaj monatoj de 2016.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }