Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2016 6 21 /05 /mai /2016 14:54
En Aŭstrio, manifestacioj okazis kontraŭ la kandidato al la prezidenta baloto Norbert Hofer, en Vieno, la 19an de majo 2016. REUTERS/Leonhard Foeger.
En Aŭstrio, manifestacioj okazis kontraŭ la kandidato al la prezidenta baloto Norbert Hofer, en Vieno, la 19an de majo 2016. REUTERS/Leonhard Foeger.

21/05/2016

La aŭstroj voĉdonas, dimanĉon 22an de majo, por la dua sesio el la prezidenta baloto. La ekstremdekstra kandidato Norbert Hofer komforte gajnis la unuan sesion. Fronte al li, la eks-gvidanto de la ekologiistoj, Alexander Van der Bellen, aperas kiel la sola rimedo por la progresemuloj. Atendante la baloton, manifestaciantoj surstratiĝis por esprimi sian opozicion al ekstremdekstro.

Ĉirkaŭ 250 personoj manifestaciis antaŭ la eks-imperia palaco Hofburg, fariĝinta rezidejo de la respublika prezidento. Inter du paroladoj, la etoso estas muzika, sed ne vere festa.

« Mi estas ĉi tie, ĉar mi konsideras nenormala, ke kandidato deveninta de ekstremdekstro povu prezentiĝi al la prezidenta baloto, aparte kiam oni scias pri la historio de Aŭstrio » asertas Rosalie, 22a-jaraĝa studentino, kun afiŝtabulo « Neniu nazio en Hofburg » en la mano.

83-jaraĝa, Margareta bone scias pri la tumentita historio de la malgranda respubliko, ĉar ŝi estis kvinjara, kiam Hitlero invadis Aŭstrion.

« Mi ne volas vidi nazion ĉe la respublika prezidenteco », vigle asertas la maljuna virino. Kaj kiam, oni atentigas ŝin, ke malmultaj personoj partoprenis tiun manifestacion, la respondo de Margareta estas evidenta : « La homoj ne sufiĉe atentigas pri la problemo. Ili ne estas sufiĉe decidemaj por malsukcesigi Hofer. »

Sur la scenejo, kantistino akompanata de akordiono gurdas : « Eŭropo, atentu ! » En la sidŝtuparoj, Herbert povus rediri la samon : « Oni scias, kia estas la situacio en Francio kun la Nacia fronto, tio estas la samo en tuta Eŭropo, ekzistas pli kaj pli da ekstremdekstraj registaroj, kaj gravas esprimi nian opozicion », deklaras la maljuna komunisto.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }