Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2016 2 03 /05 /mai /2016 19:35
Aŭstralio : plia rifuĝintino membruligis sin

03/05/2016

La aŭstralia migradpolitiko estas denove kritikata post nova kazo de membruligo. Somalia rifuĝinta junulino estas en grava stato post provo de memmortigo, ĉi-lundon ; ŝi alvenis en Brisbano por flegado.

La 21-jaraĝa rifuĝintino troviĝis en la kampejo Nauro, pacifika insulo, kien migrantoj estas sendataj post interkapto, fare de la aŭstralia mararmeo.

« Tiu persono plenumis gravan agon de memkripligo, kaj tio estas ege maltrankviliga, deklaris la aŭstralia ministro pri Migrado. Mi jam antaŭe esprimis mian frustiĝon, kaj mian koleron, koncerne la advokatojn kaj aliajn personojn, kiuj havas rilatojn kun migrantoj kiuj troviĝas en akceptejoj, kaj kiuj kuraĝigas ilin konduti iamaniere. Ili opinias, ke la premo efektivigita sur la aŭstralia registaro, kaŭzos ŝanĝon en nia politiko de landlima protektado ».

Antaŭ kelkaj tagoj, ankaŭ irana azilpetanto mortis post membruligo.

Aŭstralio estas regule akuzata pro sia drastega migradpolitiko.

Kanbero akordiĝis kun siaj najbaroj en la celo, ke ili akceptu la migrantojn, kies Aŭstralio ne volas sur sia teritorio, kaj tio kontraŭ pago.

Antaŭ semajno, la ĉefkortumo de Papuo-Nov-Gvineo decidis la fermon de aŭstralia kampejo situanta sur ĝia teritorio, sur la insulo Manuso, juĝante ke la deteno de tiuj personoj estas « kontraŭleĝa ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }