Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mai 2016 6 07 /05 /mai /2016 15:40
Ekster la tribunalo de Goma, junaj aktivuloj kolektiĝis por subteni siajn kamaradojn, kun afiŝtabuloj « Free Lucha », la 22an de februaro 2016. © RFI/Sonia Rolley
Ekster la tribunalo de Goma, junaj aktivuloj kolektiĝis por subteni siajn kamaradojn, kun afiŝtabuloj « Free Lucha », la 22an de februaro 2016. © RFI/Sonia Rolley

07/05/2016

"Internacia Amnestio" premiis lundon 3an de majo, sian premion « Ambasadoro de konscienco » 2016 al la kantistino Angélique Kidjo. Por la unua fojo, la NRO premiis ankaŭ tri afrikajn civitanajn movadojn : "Y’en a marre" (sufiĉas !) en Senegalo, "Balai citoyen" (Civitana balailo) en Burkino kaj "Lucha" (Lukto por ŝanĝo) en Demokrata Respubliko Kongo.

La premio « Ambasadoro de Konscienco » de "Internacia Amnestio" « rekompencas personojn aŭ grupojn, kiuj montris esceptan kuraĝon luktante kontraŭ maljusteco, utiligis sian talenton serve al mobilizado, kaj progresigis la kaŭzon de homaj rajtoj », estas legeble en la retpaĝaro de la NRO.

Tiun mision plenumis Angélique Kidjo kaj la membroj de "Y’en a marre", "Balai citoyen" kaj "Lucha", « ĉiuj viglaj defendantoj de homaj rajtoj, kiuj metas sian talenton je la servo de la mobilizado », pravigas Salil Shetty, ĝenerala sekretario de "Internacia Amnestio".

« La membroj de "Lucha" kaj la organizaĵo mem, estas pacismaj aktivuloj, kiuj batalas por favori demokratan procezon, kaj kiuj defendas laŭdindajn valorojn », komentas Samira Daoud.

« Malliberuloj pro opinio »

Sed la respondeculino de "Internacia Amnestio" en Dakaro bedaŭras, ke aktivuloj de tiu konga movado estas plu malliberigitaj : « Laŭ ni, ĉiaokaze, la membroj de Lucha, hodiaŭ en malliberejo , estas konsiderataj kiel malliberuloj pro opinio. Ili estas detenitaj, simple ĉar ili manifestis siajn rajtojn al liberesprimo kaj asociiĝo, kvankam el tute pacema maniero.»

Fakte, Fred Bauma, membro de "Lucha", estis arestita kun 26 aliaj manifestaciantoj en marto 2015 en la kvartalo Masina (Kinŝaso), dum gazetkunsido.

« Ni havis gravajn politikajn, aktivajn figurojn dum la post-sendependaj jaroj, kaj hodiaŭ ni devas konstati, ke la junularo kaj la junulaj movadoj ludas gravan rolon en la civitana mobilizado, kaj la promocio de homaj rajtoj », konkludas la aktivulino.

http://www.rfi.fr/afrique/20160505-amnesty-international-ong-rdc-benin-senegal-burkina-faso-lucha-militants

https://www.youtube.com/watch?v=pBvo9kUB6QU

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }