Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 avril 2016 1 04 /04 /avril /2016 12:17
Unuiĝinta Reĝlando : Eŭgeniko : Bonvenon en la fabrikado de la « perfekta bebo »

04/04/2016

« Reveno de eŭgeniko », titolas The Spectator sur sia frontpaĝo.

« La scienca esplorado pri perfektaj beboj disvolviĝas rapide », maltrankviliĝas la brita ĵurnalo. Ĝi denuncas « la kreskantan nombron da sciencaj studaĵoj pri moderna eŭgeniko : esploroj estis plenumitaj pri genoj ligitaj al alkoholismo, krimeco, sportaj sukcesoj », ktp.

Eŭgeniko « ne estis elpenso de la nazioj, sed kutima ideo de la disvolviĝinta mondo » en la 1930aj jaroj, memorigas la magazino. Interalie en Unuiĝinta Reĝlando, kie leĝo pri steriligado de personoj konsiderataj kiel nekapablaj al naskigo estis preskaŭ alprenita en 1931.

Bonvenon en la fabrikado de la « perfekta bebo »

Nu, « preskaŭ cent tridek jarojn poste, post kiam Unuiĝinta Reĝlando lanĉis la ideon pri perfektado de la homaro, ni estas denove ĉe la pinto de tiu maltrankviliga scienco », avertas "The Spectator". Por tiuj, kiuj havas monrimedon, « bankoj pri spermatozooj jam proponas ĉiajn genetikajn elserĉadojn, kiuj koncernas aŭtismon, eĉ rufaj haroj », kaj tio ne haltas.

« Ni riskas havi homaron dispartigitan : unuflanke la riĉulojn kun antaŭelektitaj genoj, aliflanke, la tutan ceteran loĝantaron ».

La ĵurnalo ankaŭ liveras ekzemplon de nova tekniko pri genetika modifo de embrioj, la CRISPR-Cas9. Eĉ se la instituto, kiu disvolvis la teknikon – la "Instituto Francis Crick en Londono" – insistas pri la fakto, ke ĝi nur deziras identigi la genojn ligitajn al aborto, kaj ke la embrioj estos detruitaj post sep tagoj, « ĝiaj esploroj ja faciligas la teknikon de genetika modifo, kun la risko ke malpli konsciencaj sciencistoj utiligas ĝin », avertas The Spectator.

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }