03/04/2016
Blokado sur la aŭtovojo norde de Grekio
Aŭtovojo estis blokita per tendoj norde de Grekio
Pluraj dekoj da migrantoj provis tiel atentigi la estrojn de Eŭropa Unio, por akiri permeson atingi okcidentan Eŭropon.
Pli ol 50.000 rifuĝintoj estas blokataj en Grekio de post la fermado de ĉiuj landlimoj laŭ la "Balkana vojo", en februaro.
Kontraŭ kiuj ili fermas la pordon?, demandas tiu siria migranto. Kontraŭ ni, la sirianoj ? Imagu, ke estas milito en via lando, kion vi farus ? Vi estus truditaj al foriro. Ni petas malfermadon de la landlimoj, nenion pli ».
Streĉoj en Idomeno
Iom pli norde, apud la landlimo kun Makedonio, la streĉo kreskas en Idomeno.
La vilaĝo de 154 loĝantoj akceptas kampejon de 11.300 rifuĝintoj. Parto el la kampejo estas starigita sur agrikulturaj teroj, kio kolerigas la surlokajn loĝantojn, kiuj volas plu aliri al siaj kampoj.
« La terkultivistoj bedaŭrinde ne povas kultivadi siajn kampojn pro la tendoj kaj homoj, kiuj dormas tie. Post kelka tempo, ankaŭ por ili, estos demando de vivteniĝo », opinias Xanthoula Soupli, urbestrino de la komunumo.
Dikilo konjektas revenon de la migrantoj
La haveno de Dikilo, en Turkio, situanta kontraŭ la greka insulo Lesbo, prepariĝas al la reveno de la migrantoj, post la akordo inter Eŭropa Unio kaj Turkio, kiu efektiviĝos ĉi-lundon.
La skipoj de "Frontex" rekondukos 750 personojn por komenci.
La akordo UE-Turkio denuncata
Tiu akordo estas denuncata de la surlokaj manifestaciantoj kaj kelkaj NROj, kiuj timas elpeladojn al Sirio.
Tiu akordo planas, ke por ĉiu migranto rekondukita al Turkio, Siriano estos instalita en eŭropa lando, en limo de 72.000 lokoj.
Laŭ "Internacia Amnestio", Turkio ne plu povas esti konsiderata kiel « sekura lando » por la siriaj rifuĝintoj.
"Amnestio" akuzas Ankaron, ke ĝi kontraŭleĝe trudas ĉiutage, centon da siriaj rifuĝintoj reiri al sia lando detruita de la milito. Kaj laŭ ĝi, parto el la rifuĝintoj forpelita de Grekio al Turkio riskas suferi la saman sorton.