Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 avril 2016 3 06 /04 /avril /2016 20:56
Tutmondo : la nombro de ekzekutoj kreskis en 2015, laŭ raporto de Internacia Amnestio

06/04/2016

15 landoj ekzekutis personojn, laŭ raporto de "Internacia Amnestio" pri la mortokondamnoj kaj ekzekutoj en 2015, kreskado de +54% kompare kun 2014.

Pli ol 1634 personoj estis mortokondamnitaj en 25 landoj, t.e 573 pli ol en la jaro 2014. Tiu cifero ne enkalkulas la personojn ekzekutitajn en Ĉinio – kie "Amnestio" suspektas la plej grandan nombron da ekzekutoj en la mondo – ĉar la statistikoj estas konsiderataj kiel Ŝtata sekreto.

Sauda Arabio, Irano kaj Pakistano responsas pri 89% el la ekzekutoj en 2015. Sauda Reĝlando ekzekutis pli ol 158 personojn kaj Irano pli ol 977, t.e respektiva kreskado de 76% kaj 31% kompare kun pasintjare. En Pakistano, 326 ekzekutoj estis registritaj, la plej alta el la tuta historio de tiu lando.

Laŭ la informoj de "Amnestio", Irano kaj Pakistano mortigis neplenaĝulojn, aĝaj je 18 jaroj ĉe la momento de la riproĉitaj faktoj. En Mezoriento kaj Afriko, plejparte el la kondamnitoj suferas tiun punon pro deliktoj ligitaj al terorismo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }