Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 avril 2016 1 11 /04 /avril /2016 12:05
Turkio : Labourstart Kampanjo : La laboristoj de CP Chicken batalas kontraŭ salajraj malaltigoj

11/04/2016

En 2014 en Turkio, la laboristoj de la buĉejo de kortobirdoj « CP Chicken » organiziĝis ene de la sindikato de la nutraĵa industrio. Komence de tiu jaro, la societo maldungis pli ol 300 laboristojn. Ili havis individuajn laborkontraktojn entenantajn jaran salajron de 12 monatoj kaj kvar monatoj da bonuso. Sed post altigo de la minimuma salajro fare de la turka registaro, la entrepreno trudis ilin subskribi novajn kontraktojn sen bonuso, asertante ke la laboristaro fariĝis tro kosta. La laboristoj, kiuj ne akceptis tiujn novajn kondiĉojn, el kiuj 90% estas membroj de tiu sindikato, estis maldungitaj. La sindikato organizis manifestaciojn antaŭ la pordoj de la uzino, kaj postulis tujan nuligon de tiuj maljustaj maldungoj. Tiuj manifestacioj daŭris dum pluraj semajnoj, kaj la sindikato nun daŭrigas la lukton ĉe la industria tribunalo, kaj plu organizas la laboristojn de la entrepreno.

Turkio : Labourstart Kampanjo : La laboristoj de CP Chicken batalas kontraŭ salajraj malaltigoj

Retmesaĝo:

Mi postulas de la CP Group, ke ĝi ĉesigu la minacojn kaj premadon kontraŭ la laboristoj, en ilia procezo de pacema sindikatigo, kaj tujan reenpostenigon de la maldungitaj laboristoj.

Turkio : Labourstart Kampanjo : La laboristoj de CP Chicken batalas kontraŭ salajraj malaltigoj

Partnerece kun la Turka sindikato de la laboristoj en la nutraĵa industrio (Gıda-iş)

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }