02/04/2016
Laŭ la "Siria observejo pri homaj rajtoj" (SOHR), la turkaj landlimaj gardistoj mortigis almenaŭ dek ses siriajn rifuĝintojn en la daŭro de kvar monatoj.
Kvankam la akordo subskribita inter la registaro de Erdoğan kaj Eŭropa Unio antaŭ du semajnoj, kvalifikas Tukion kiel « sekuran kromlandon » por la akcepto de la rifuĝintoj, la brita ĵurnalo The Times malkaŝas, ke de kvar monatoj, almenaŭ dek ses siriaj rifuĝintoj estis mortigitaj de la turkaj landlimaj gardistoj.
Laŭ la ĵurnalo, la SOHR disponas pri sufiĉaj pruvoj, precipe ke tri infanoj estis viktimoj de tiuj pafadoj. Tiuj malkaŝoj denove semas dubon pri la politiko de Turkio koncerne la rifuĝintojn.
La akordo kun UE antaŭvidas interalie resendon al Turkio de la migrantoj alvenintaj en Grekion post la 20a de marto, kio aparte maltrankviligas la humanitarajn asociojn kaj organizaĵojn pri defendo de homaj rajtoj. Dekoj da sirianoj, kiuj fuĝas la enlandan militon kaj IŜ, provas ĉiutage transiri la landlimon kun Turkio. La surlokaj aŭtoritatoj tamen restas atentemaj, timante vidi soldatojn de IŜ enŝoviĝi inter la rifuĝintojn, en la celo plani atencojn.