Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 avril 2016 6 16 /04 /avril /2016 11:59
Rusio : la geja komunumo maltrankviliĝas post la murdo de samseksema ĵurnalisto

16/04/2016

Rusa ĵurnalisto estis murdita antaŭ du semajnoj : aktivuloj denuncas la kontraŭgejan karakteron de tiu krimo, kaj la silenton de la aŭtoritatoj.

Grupeto da manifestaciantoj protestis vendredon en Sankt-Peterburgo, kontraŭ la « silento » de la rusiaj aŭtoritatoj, koncerne la perforton pri kiu suferas la samseksemuloj, du semajnojn post la murdo de ĵurnalisto. Aktivuloj denuncas ĝin kiel homofobian krimon. La 1an de aprilo, la korpo de la ĵurnalisto specialigita pri teatro Dmitri Tsilikine, 54-jaraĝa, estis trovita tranĉilvundita en sia apartamento de Sankt-Peterburgo.

La agresanto, kiu ankaŭ ŝtelis la paperujon kaj la komputilon de la ĵurnalisto, estis arestita dek tagojn poste de la polico. La enketistoj asertis, ke la murdo estis plenumita « post kverelo, kaj verŝajne sen ŝtelmotivo ». Laŭ la polico, Dmitri Tsilikine renkontis sian agresanton, studento, en interreto kaj invitis lin hejmen por interkonatiĝi.

« Regas homofobia etoso en la lando »

Aktivuloj de la samseksema intereso, kaj la loka gazetaro tamen denuncas la homofobian karakteron de tiu murdo, baziĝante sur la novnazia karaktero de la mesaĝoj publikigitaj de la studento en la sociaj retoj. « La murdo de Dmitri estas nur la videbla aspekto de la situacio. Homofobia etoso regas en la lando. Ni devas priparoli tion », asertas Alexeï Sergueïev, aktivulo de la samseksema intereso. Samseksemo estis konsiderata kiel krimo en Rusio ĝis 1993, kaj kiel mensmalsano ĝis 1999. La Gejaj Fieroj estas kutime malpermesitaj, homofobio ofte esprimiĝas, kaj la geja komunumo spertas multajn malfacilaĵojn por mobiliziĝi. La situacio eĉ streĉiĝis post la alpreno en 2013 de la leĝo, kiu punas per monpago kaj antaŭvidas malliberejon pro samseksema « reklamo » koncerne neplenaĝulojn.

Falsaj galantaj rendevuoj

En ties raporto de 2014, la organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj "Human Rights Watch" (HRW) maltrankviliĝis pro apero de « kontraŭgejaj milicoj » en pluraj dekoj da rusiaj urboj. La membroj de tiuj grupoj organizas falsajn galantajn rendevuojn kun junaj samseksemuloj en la celo humiligi, filmadi ilin, antaŭ ol publikigi la videon en interreto, denuncas HRW. La rusia prezidento Vladimir Putin, kiu prezentiĝas kiel heroldo de la konservativaj valoroj kontraŭ la dekadenco de Okcidento, neis homofobion, certigante ke Rusio kontentiĝas pri defendo de la « sana tradicia familio ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }