Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 avril 2016 3 13 /04 /avril /2016 09:47
Arkiva foto imaz press
Arkiva foto imaz press

13/04/2016

Post la malsukcesoj de la pasintaj intertraktadoj, la striko daŭras en la KPL-sektoro kaj la agado de la intersindikato kreskas. Multaj blokadoj paralizas la tutan trafikon en la Haveno.

La intertraktadoj stagnas, la KPL-sektoro plu estas en krizo. En la 6a tago de striko, la movado plifortiĝas.

Pro la mobilizado de la profesiuloj de la KPL-sektoro, la trafiko estas paralizita en la Haveno.

Dum la tago, la filtrantaj baraĵoj de la Haveno sur la nacia vojo ne plu kaŭzas trafikŝtopojn. Sed se tiuj aranĝoj daŭradas, la konsekvencoj estos gravaj en la vojreto.

(…)

Ĉu la dokistoj kuniĝos kun la movado?

La 12an de aprilo, subtenaj alvokoj estis lanĉitaj : al la transportistoj kaj la dokistoj. « Ni devas debati la aferon, sed tio povus esprimiĝi per ĝeneralaj asembleoj ĝis subtena striko. Ĉio eblas : sed kio certas, tio estas ke la mastroj de la KPL-sektoro devas pripensi kaj ĉesigi la malaltigon de la salajroj » eksplikas Danio Ricquebourg, ĝenerala sekretario de la CGTR- Havenoj kaj Dokoj.

Pro la stagnantaj intertraktadoj, la debatoj kun aliaj profesioj, kaj la plifortigo de la movado : la striko en la KPL-sektoro ŝajnas hodiaŭ en decidiga momento. Kaj la sindikatoj asertas : se la mastroj ne cedas, la movado plu rigidiĝos.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }