21/04/2016
La kontraŭ-registara protestado en Skopjo plivastiĝas, amasigante laŭ la surlokaj komunikiloj, plurajn milojn da manifestaciantoj, kaj okazigas sporadajn koliziojn kun la makedonia polico.
Fotisto de AFP atestis pri dekoj da arestadoj de manifestaciantoj kiuj postulas demision de la prezidento Gjorge Ivanov. Ili riproĉas al li ĉesigon de la juĝaj persekutoj kontraŭ politikaj respondeculoj, en la skandalo de kontraŭleĝa spiona aŭskultado de miloj da civitanoj, imputita al la registaro.
Oficiala konstruaĵo de la prezidenteco estis la celo de manifestaciantoj, kiuj frakasis vitrojn, disrompis kaj incendiis meblaron.
Dum manifestaciantoj ĵetis ŝtonojn, malgrandaj grupoj estis ĉaskurataj de la polico.
Incidentoj ankaŭ okazis antaŭ la Parlamento, kiam defendantoj de la opozicia partio, la SDSM (soci-demokrata) provis enrompi polican kordonon por atingi personojn, kiuj subtenas la regantan VMRO-DPNME (konservativa dekstro), laŭ ĵurnalistino, kiu konstatis neniun gravan vunditon.
Komencita kun pluraj centoj da personoj, kiuj skandis « tujan demision », la manifestacioj kiuj okazas en pluraj lokoj centre de Skopjo, iom post iom plivastiĝas.